2011-08-09
La 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazis jam 77-foje, sed nur 3-foje en Ĉeĥio. Sesdek partoprenantoj el dek du landoj diskutis ĉeftemon de la renkontiĝo Plibonigado de aliro al kulturaj aranĝoj por blinduloj dum la kongreso okazinta de la 14-a ĝis la 21-a de julio en la urbo Olomouc, Ĉeĥio, kaj ankaŭ vizitis multe da memorindaĵoj de la urbo Olomouc kaj de la Olomouc-a regiono.
La partoprenantoj kune vizitis Esperanto-monumenton kaj Esperanto-arbon en la plej granda urba parko de Olomouc kaj ankaŭ ekspozicion "Blindula kulturo" en la Teknika muzeo en la urbo Brno kun internacia prelego pri organizanto de la unua kongreso de blindaj esperantistoj en Prago en la jaro 1921 – pri Karel Emanuel Macan, kiu estis nestoro de Esperanta movado de blinduloj ne nur en la lando Ĉeĥio, sed ankaŭ en la mondo.
Unu el la plej interesaj aranĝoj estis vizito de bestĝardeno je Svatý Kopeček (Sankta monteto), kie multaj partoprenantoj spertis neforgeseblan travivaĵon – ili havis eblecon palpi kaj karesi ekzemple bradipodon, formikomanĝanton k.a.
(el http://www.esperanto.cz/eo/)
Redaktoro: Wang Lihua
|