La dua somera E-kursaro de ĉina sekcio de ILEI komenciĝis la 8an de aŭgusto en Tianjin. Pli ol 30 studentoj kaj plenkreskuloj partoprenas la kursaron. S-ro Li Shijun (Laŭlum) kaj s-ro Liu Baoguo (Optimisto) gvidas la kursaron. Korea esperantistino Natura ankaŭ venis kaj partoprenas la kursaron. Ĝi daŭros unu semajnon.