Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La 44-a Konferenco de ILEI sukcese finiĝis
2011-08-10

 

 

    Sukcese venis al fino la 44-a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kiu elstaris kvante (103 aliĝintoj), kvalite (ĉ. 50 prelegoj, prezentaĵoj, diskutforumoj kaj laborgrupoj) kaj bunte – partoprenintoj ekz. el Brazilo, Japanio, Indonezio, Nepalo, Ĉinio, Korea Respubliko, Ganao, Benino, Meksiko kaj Kubo. La Komitato kompletigis la estraron per elekto de s-ro Huang Yin Bao (Trezoro) al la sekretaria posteno, akceptis sekcion el Meksiko, reprezentanton en Ganao kaj kontaktpersonojn en Indonezio kaj Nepalo.

 

    Kulmino de la semajno estis Simpozio organizita kune kun la Centro de Espoloro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) kaj la Fakultato de Humanistiko de la Universitato de Kopenhago kun la temo "Lingvoj de scienca komunikado kaj edukado". La simpozio disvolviĝis en la angla kaj Esperanto kun prezentaĵoj de gastoj el la akademia mondo: Frans Gregersen, Robert Phillipson, Lászlo Marácz kaj Karsten Fledelius.

 

    Aldoniĝis universitatanoj kiuj estas esperantistoj: Humphrey Tonkin, Probal Dasgupta, Sabine Fiedler, Mark Fettes, Nicolau Dols Salas, Davide Astori, Amri Wandel kaj Marek Blahus. La debatoj malfermis terenojn kiuj devas ĉiam pli gravi por ILEI – demandoj pri lingvo-uzo kaj lingva elekteblo en transnaciaj edukaj kaj sciencaj interŝanĝoj. La realigo de la simpozio atestas mult-monatan organizan laboron flanke de ILEI kaj mult-jaran flegadon de kontaktoj en universitataj rondoj.

 

(Kontribuo de Stefan MacGill, Prezidanto de ILEI)

 

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng