Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Hu Jintao memore al la 90-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio(VI)
2011-08-10

 

    En la nova historia epoko por altigi la sciencan nivelon de la partia konstruado estas necese insisti pri kumula kaj sinteza administrado de la radika kaŭzo kaj fenomeno de la partio, pri punado kaj preventado kontraŭ malbonaj agadoj, kaj priatenti la gvidprincipon de preventado kontraŭ malbonaj agoj kaj samtempe profunde disvolvi konstruadon de la laborstilo kaj batalon kontraŭ korupteco de la partio por konstante konservi la avangardecon kaj pureco de marksisma partio.

 

    La 90-jara disvolva historio de la partio konigis al ni, ke kategoria punado kaj efika preventado kontraŭ korupteco rilatas al la subtenado kaj oponado de popolo, kaj rilatas al ekzisto kaj pereo de la partio, tial ĝi estas la grava politika tasko, kiun nia partio devas senŝancelebe plenumi. Nia partio klare vidis la gravecon kaj danĝeron de korupteco en sia longdaŭra regado. Ĝuste pro tio la partio kun firma sinteno batalas kontraŭ korupteco, tiuflanke la partio konstante kaj evidente progresis. Tio liveris gravan garantion por reformado kaj malfermo en konstruado de socialima modernigo. Nia partio unuanime kaj firme batalis kontraŭ korupteco kaj multe disvolviĝis. Tio donis gravan garantion al la reformado kaj malfermo kaj konstruado de la modernigo de socialismo. Samtempe ni devas scii, ke la situacio batali kontraŭ korupteco estas ree serioza kaj la tasko grava. Se la politika korupteco ne ricevus efikan punadon, la partio perdus konfidon kaj subtenon de la popolo. La tuta partio devas ĉiam atentigi sin kaj bone koni la longdaŭrecon, kompleksecon kaj gravecon de la batalo kontraŭ korupteco kaj meti ĝin sur pli elstara loko, kaj kun pli firma memfido, pli solida sinteno kaj pli forta metodo puŝi la konstruadon de la preventa sistemo kontraŭ korupteco, kaj konduki la bataladon kontraŭ la korupteco ĝis la fino.

 

    Gvidantoj de ĉiuj niveloj devas memori, ke la potenco en nia mano estas donita de la popolo, kaj ĝi povas esti uzata nur por servi al interesoj kaj rajtoj de la popolo. Kiam ni utiligas la rajton, ni devas observi la principojn pri servado por la popolanoj, havigi al ni respondecon al ili, volonte akcepti ilian kontroladon. Ni neniel faru la potencon nia propra profitigilo. La gvidantoj diversnivelaj devas havigi al si memrespektadon, memkontroladon, mematentigadon kaj memkuraĝigadon, kaj havigi al si partian spiriton, noblan virton kaj fari sin bona modelo por aliaj. Ili devas konduti kun nobla virto, labori kun serva sinteno, uzi potencon ne por sin profiti kaj ĉiam konservi la politikan naturecon de membro de la kompartio. En la nova historia kondiĉo por altigi sciencigan nivelon de konstruado de la partio, ni devas insisti pri administrado al potenco, personaro kaj laboroj pere de sistemoj, devas perfektigi la demokratian sistemon por antaŭenpuŝi la sistemigon, regularigon kaj procedurigon de la konstruado de la partio.

 

    La 90-jara disvolviĝo de la partio konigis al ni, ke por konstrui kaj administri la partion kun kelkdek milionoj da membroj, sistemigo havas avantaĝojn de ĝisfundeco, ĝeneraleco, solideco kaj longdaŭreco. Tial la partio daŭre ligas la sisteman konstruadon kun konstruado de pensoj, organizoj, laborstilo kaj batalo kontraŭ korupteco, kaj insistas pri elstarigo de gravaj laboroj kaj antaŭenpuŝo de la tuta laboro. La partio heredis tradiciojn kaj kuraĝe kreis novajn por konstrui kompletan kaj efikan sistemon kun akordiĝa enhavo kaj strikta proceduro.

 

    Por antaŭenpuŝi la sisteman konstruadon ni devas preni la statuton de la partio kiel la bazon, preni la demokratian sistemon kiel kernon, insisti pri la gvida sistemo de la partio kaj perfektigi ĝin, reformi kaj plibonigi la gvidadajn kaj administradajn metodojn, krome nia partio devas disvolvi la internan demokration, aktive kaj stabile antaŭenpuŝi la publikadon de la partiaj laboroj, garantii la ĉefan situacion de la membroj de la partio kaj iliajn demokratiajn rajtojn, perfektigi la kongresan sistemon kaj ĝian elektan sistemon, plibonigi la politikan sistemon de la demokratia decido interne de la partio por garantii la unuecon kaj fortigi la kreivecon de la partio. Ni devas likvidi la laborstilojn arbitran, malforteman kaj malzorgeman, kiuj estigos malobservadon kontraŭ la demokratia sistemo. Ĉiuj membroj de la partio devas solide havigi al si nocion pri egaleco de personoj antaŭ ĵuro, tiu pri senprivilegio kaj pri senescepto antaŭ la sistemoj, devas diligente lerni, strikte observi kaj memvole protekti tiujn sistemojn.

 

    Unuvorte, se nur ĉiuj membroj de la partio ĉiam kun zorgemo kaj respondeco zorgas pri la partio, dediĉi altan atenton al prospero de la partio kaj energie laboras por la partia konstruado, do nia partio certe bone bone stiros la historian tendencon, kaj gvidos la socion antaŭen.

 

Esperantigita de Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng