Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
150.000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio
2011-08-10

 

    En dimanĉo, la 7-an de aŭgusto 2011, la Esperanta Vikipedio atingis la nombron de 150.000 artikoloj. Per tio la enciklopedio en la internacia lingvo havas lokon 27 inter la diverslingvaj versioj de Vikipedio, tuj post la araba kaj la dana versioj.

 

    La Vikipedio multe helpas al la uzado de Esperanto flanke de parolantoj en pli ol 120 landoj de ĉiuj kontinentoj kaj al ilia kleriĝo. Ĝi estas ofte konsultata paĝaro kun ĉiutage pli ol 400 000 paĝorigardoj. Tiurilate ĝi tenas lokon 34 inter la diverslingvaj versioj de Vikipedio.

 

    Aldone al la Vikipedio ekzistas en Esperanto maŝine tradukita versio de la anglalingva vikipedio, Wikitrans, kiu havas pli ol tri milionojn da artikoloj. Kvankam maŝine tradukita ĝi estas relative bone komprenebla kaj servas al multaj Esperanto-parolantoj.

 

    Maŝinaj tradukoj helpas ankaŭ en la plua ellaboro de la Vikipedio. Ekzistas du specialaj paĝoj, kiuj subtenas la kreadon de novaj artikoloj, GramTrans kaj Vikitradukilo.

 

Lu Wunsch-Rolshoven

 

(el Libera Folio)

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng