Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Vendejoj de E-libroj en Moskvo
2011-08-10

 

 

   

    Se vi loĝas en Moskvo aŭ vizitas ĝin, vi povas trovi kaj aĉeti librojn en Esperanto, kiuj estis eldonitaj de eldonejo Impeto, en pluraj librovendejoj de la urbo.

 

    Jen estas la plej grandaj kaj popularaj el ili:

 

    Unu el la plej grandaj librovendejoj de Eŭropo "Biblio-Globus".

 

    Ĝi estas tradicia partnero de nia Esperanto-eldonejo. Dum jam pli ol 15 jarojn tie aperas la plej novaj titoloj, eldonataj de Impeto.

 

    Temas plejparte pri Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj, beletra kaj scienca literaturo en Esperanto ka.

 

    Konstante en "Biblio-Globus" estas reprezentitaj kelkdek titoloj de niaj esperantaj libroj.

 

    Adreso: Mjasnickaja strato, domo 6/3, konstruaĵo 1.

    Atingebla de metrostacioj "Lubjanka", "Kuzneckij most", "Kitaj-gorod".

    Адрес:

    Мясницкая ул., д. 6/3, стр. 1.

    Проезд до станций метро: "Лубянка",

    "Кузнецкий мост", "Китай-город".

    Vendejo sur la mapo:

    http://www.biblio-globus.ru/content.aspx?page_id=80

 

    Fama librovendejo "Moskva" (Torgovij Dom Knigi "Moskva")

    Adreso: ulica Tverskaja, 8, kostruaĵo 1.

    Адрес:

    125009, г. Москва, ул. Тверская, 8, строение 1

    Vendejo sur la mapo kaj kontaktmanieroj:

    http://www.moscowbooks.ru/about/contact.asp

 

    En Moskvo ekzistas ankaŭ pluraj malgrandaj librovendejoj, kie eblas aĉeti niajn librojn en Esperanto.

 

    Librojn en kaj pri Esperanto de eldonejo "Impeto" eblas trovi ankaŭ en librovendejoj de aliaj grandaj rusiaj urboj, ekz. en Peterburgo.

 

(el IMPETO)

 

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng