Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Aperis nova priesperanta libro en la rusa
2011-08-10

 

de Dima Ŝevĉenko 

    Dmitrij Vlasov

 

    ESPERANTO: DUONJARCENTO SUB LA CENZURO

 

    Evoluo de Esperanto-movado kaj ĝia ĵurnalistiko sub cenzuro en Rusia imperio kaj USSR (1887–1938)

 

    Monografio

 

    Impeto 2011. – 168 paĝoj.

 

    ISBN 978-5-7161-0229-3

 

    La aŭtoro specialiĝis en geologia fakultato kaj poste finis magistrejon de ĵurnalista fakultato de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Interesiĝas pri praktika apliko de Esperanto en amaskomunikiloj, esploras historion de Rusia esperantista movado. En 2011 defendis magistran disertacion samtitolan kun la monografio.

 

    La monografio de Vlasov Dmitrij Valerjeviĉ povas esti eldonita, kaj ĝi donos sendubajn sciencan kaj praktikan utilojn.

 

    Habilitita doktoro pri politiko, profesoro

 

    S.А. Miĥajlov (Rusio, Sankt-Peterburgo)

 

    La monografio estas serioza scienca verko, kiun oni povas rekomendi por eldono.

 

    Doktoro pri politiko

 

    D.А. Satpaev (Kazaĥio, Almati)

 

    Dum la unua trarigardo la libro ŝajnis al mi tre interesa, aktuala kaj sufiĉe scienca.

 

    Habilitita doktoro pri historio, profesoro

 

    А.V. Podosinov (Rusio, Moskvo)

 

    Pliajn detaloj vi povas ricevi en la retejo de eldonejo:

 

    http://impeto.trovu.com/rusa/esperanto_cenzuro

 

(el IMPETO)

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng