Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Valora leksikografia kontribuaĵo por lernado de Esperanto
2011-08-10

 

de José Antonio Vergara

 

    Jen bonege elpensita kaj prilaborita lernovortaro Esperanto-Esperanta, kohera kun la nuntempa lingvoinstrua leksikografio, kiu evidentigas la avantaĝojn de unulingvaj vortaroj speciale produktitaj por lernantoj de fremda lingvo, cele al evitado de la tradukpaŝo ligita al la dulingva tipo. La klarigoj senpere pensigas Esperante, profitante la kapablon de nia lingvo memfidigi kaj stimuli ties lernantojn al aktiva ekuzo danke al ĝia strukturo.

 

    La verkinto (nederlanda sociologo, fondinto de E-familio kun polino) zorge elektis iom pli ol 2700 radikojn multe uzatajn kaj utilajn surbaze de listo publikigita de la Akademio de Esperanto en 1972 (Baza Radikaro Oficiala). Li sukcesis per tiu elementa vortprovizo doni simplajn, tamen taŭgajn difinojn, komprenotajn en kunteksto.

 

    Ĝuste la bezono de difina vortolisto estis paralele rimarkita de la EPĈ-tradukinto Wen Jingen kontribue al la Zagreba Simpozio de la Akademio (2001).

 

    Ĉe ĉiu alfabete ordigita leksika unuo la aparteno al la radikgrupoj 1-9 kaj X laŭ ofteco kaj utilo indikitas per malgranda cifero, por ŝtupa studo (vortkonstruiloj: grupo 0). Krome estas prononcindika tabelo laŭ IFA* kaj 8 mondaj etnolingvoj (ne nur eŭropaj!) kaj listoj de gramatikaj finaĵoj, prefiksoj kaj sufiksoj.

 

    Interese, hindeŭropaj gramatikvortoj estas unue difinitaj per propra Esperanta terminologio (adjektivo = a-vorto; substantivo = o-vorto; ktp), simile al PMEG**.

 

    Verko ĉi tia iel kompensas la mankon de E-vortaroj por pluraj lingvoj. Bele, ĝi plu evoluas sur la interreto je la libera dispono de la lernantoj, progresantoj kaj kontribuantoj ĉe http://www.xs4all.nl/~pilger/ber/: la nuna BER enhavas pli ol 2900 radikojn klarigitajn per simpla, memstara, vere tutmonda Esperanto.

 

    *Internacia Fonetika Alfabeto

    **Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

 

(el EDUKADO)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng