Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nova senpaga libro en nia kiosko
2011-08-10

 

 

    Hodiaŭ en la virtuala kiosko de Sezonoj aperis nova elektronika libro — la sciencfikcia romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison. Ĉi tiun popularan romanon pri aventuroj de galaksia fripono Jimĉjo diGriz tradukis el la angla lingvo kolektivo de tradukantoj. La libro estis eldonita de Sezonoj en 1996. Ĝi elĉerpiĝis en 2001, kaj nun ĝi estas legebla en du popularaj formatoj (= prezentomanieroj) "pdf" kaj "epub".

 

    La romano de Harrison, kiu mem estas esperantisto, estas senpage elŝutebla en la kiosko:

 

    http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

 

    kie estas pliaj sep libroj kaj du numeroj de "La Ondo de Esperanto".

 

ALKO

(el La Balta Ondo)

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng