Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Yingluck Shinawatra akiris sankcion por sia tenado de regpotenco
2011-08-10

 

La 8-an de aŭgusto la reĝo de Tajlando nomumas Yingluck kiel la 28-an ĉefministron de la lando.

 

    Laŭ la informo de la Centra Novaĵ-agentejo, en la 8-a de aŭgusto la reĝo de Tajlando sankciis, ke Yingluck Shinawatra estu la 28-a ĉefministro de la lando, kaj ŝi oficiale komencos sian laboron. Yingluck diris, ke 80% de la membroj de la kabineto jam estis deciditaj, kaj en unu aŭ du tagoj tiu nomlisto estos prezentita al la reĝo por peti lian sankcion. En la nomuma ceremonio Yingluck diris, ke ŝi ekkonsciis, ke kiel la virina ĉefministro ŝi vizaĝos al ne nur pli granda defio, sed ankaŭ multajn atendojn de diversaj flankoj. Ŝi kredas, ke ŝia sekso ne estos obstaklo en ŝia laboro, sed male, la mildeco kaj firmeco en la karaktero de virinoj faros ŝin pli modesta. Ŝi diris, ke ŝi ne ĉasos intereson por iu sola partio, sed servos por la ŝtato kaj la tuta popolo.

 

Redaktoro: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng