2011-08-10
 |
Emanuele Rovere (Mànuel) kantas dum GES. La sidanta viro estas la urbestro de Wagrowiec |
 |
En Wagrowiec, dum la paŭzo inter la prelegoj |
 |
Grupo de aliĝintoj al "Eŭropo Demokratio Esperanto", en Wagrowiec |
 |
Mànuel, E-ista mecenato tsuo Miyoshi, la edzino de s-ro Miyoshi, interne de la kastelo en la urbo Malbork |
 |
Mànuel dum la koncerto, interne de la urba biblioteko de Wagrowiec |
 |
Parto de partoprenantoj en GES |
 |
En urbo Malbork -- apud la ŝtono dediĉita al Vatikano |
de Stanislavo Rynduch
De la 22-a ĝis la 25-a de junio 2011 en la pitoreske situanta pola urbo Wagrowiec okazis la kultur-politika E-aranĝo GES-2, ''La 2-a Grandpolia Esperanto Somero'', en kiu krom polaj esperantistoj partoprenis ankaŭ gastoj el Germanio, Hungario, Italio, Serbio kaj Ĉinio.
Dum la unua tago la aranĝon honoris per sia ĉeesto parlamentano de la Pola Sejmo Tadeusz Tomaszewski, kiu alportis kaj tralegis specialan salutleteron de Vicprezidanto de la Pola Sejmo Jerzy Wenderlich, la Alta Protektanto de la Dua GES, al kiu oficaj devoj malebligis personan ĉeeston en la aranĝo.
Dum la diskutado la parlamentano Tomaszewski sugestis al ni, ke eblas kaj valoras krei en la Pola Sejmo Parlamentanan Klubon de Esperanto, kiu per sia agado helpos en disvastigo de la ideo kaj lingvo Esperanto en la Pola Sejmo kaj Pollando kaj havus konstantan kontakton kaj kunlaboron kun i.a. EDE-PL. Parlamentano Tomaszewski promesis, ke post la aŭtunaj novaj balotoj por la Pola Parlamento, se li denove estos parlamentano, ni povas certe kalkuli je lia helpo kaj li povas gvidi la Parlamentan Klubon de E-amikoj.
Kun germanaj kaj hungaraj reprezentantoj de Eŭropa Federacio de EDE t.e d-ro Eŭgeno Macko (vicprezidanto de EDE-Federacio) kaj d-ro Blazio Wacha (Prezidanto de EDE-HU) ni diskutis pri eblecoj de nia agado sur la eŭropa politika scenejo kaj pri eblecoj de disvastigo de Esperanto en Eŭropo kiel duonoficiala lingvo apud la 23 oficialaj lingvoj de EU.
Pola sekcio de EDE formiĝis plej parte de la membroj de t.n. Iniciata Grupo ''Esperanto por EU''. S-ro Kazimiro Krzyzak priparolis do la plej gravajn sukcesojn de tiu ĉi grupo kaj oficiale la grupo likvidis, por ke ĉiujn taskojn transprenu jam pli multaj membroj de EDE-PL. Fine, ĉiuj aktivaj membroj de antaŭa iniciata Grupo ricevis pro sia agado bele faritajn ''dankesprimojn'' kaj s-ro Krzyzak kaj Witucki ankaŭ simbolajn distingojn.
Dum GES-2, krom la politikaj okazis ankaŭ la kultur-turismaj aranĝoj.
Dimanĉe, la 26-an de junio pastro Stanislao Stolc celebris en la loka preĝejo la sanktan meson en la lingvo Esperanto dum kiu danke al la penado de Irena Grochowska la loka horuso ekkantis la ''Himnon de Eŭropo'' en la pola limgvo kaj en Esperanto kaj poste ankaŭ en Esperanto la religiajn kantojn.
Danke al vastaj kontaktoj kaj penado de Stanislavo Rynduch, venis al Wagrowiec la itala kantisto Manuele Rovere (Mànuel) kaj ĉina entuziasmulino de Esperanto Fan Qiuju (Rozo). En la urba biblioteko ni povis aŭskulti lian belegan koncerton en Esperanto kaj rakonton de Fan Qiuju pri ŝia vojo al Esperanto kaj ŝia granda revo viziti Pollandon kiel patrujon de Esperanto.
La koncerton ĉeestis ankaŭ la Vicurbestro de Wagrowiec s-ro Gregorz Kaminski, kiu post la koncerto en la nomo de urbestro de Wagrowiec, s-ro Stanislaw Wilĉynski invitis ĉiujn al komuna tagmanĝo en la plej bona loka hotelo.
Dum GRS-2 okazis ankaŭ interesaj ekskursoj tra la urbo kaj ĉirkaŭaĵo - laŭ la vojo de malnovaj lignaj preĝejoj, boata ekskurso sur la belega loka lago Durowskie kaj komuna fajro kun rostitaj kolbasetoj.
La 30-an de junio partoprenantoj de GES-2 forveturis al Malborko por partopreni al la alia grava aranĝo, kiu okazis en la unika esperantista ''Parko de la Mondo''. Dum tiu ĉi tago oni inaŭguris 2 novajn E- memorŝtonojn. Unu ŝtono memorigas grandan japanan propagandiston de Esperanto - Etsuo Miyoshi, kiu elspezis pli ol unu miliono da eŭroj por propagandi ''polan eltrovaĵon''- la neŭtralan, la plej facilan, la plej belan internacian lingvon Esperanto.
Etsuo Miyoshi, laŭ la i.a iniciato de Kazimiro Kryzak, kune kun la Iniciata Grupo ''Esperanto por EU'', sekve kun la apogo de Prezidantoj de Urba kaj Distrikta konsilantaro de Malborko, Voevodo de Pomerio Roman Zaborowski kaj fine de la Ministro de Eksterlandaj Aferoj Radoslaw Sikorski estis distingita fare de Prezidento de Pollando Bronislaw Komorowski per Kavalira Kruco de Meritordeno por Respubliko Pollando por grandaj meritoj por promociigo de pola kulturo kaj intenacia lingvo Esperanto.
La ordenon transdonis al Etsuo Miyoshi Vicvoevodo de Pomerio, Michal Owszarszak. Etsuo Miyoshi estis tre emociita, ĉar kiel li diris, ĝi estas la unua tiel alta distingo de ĉefo de la ŝtato. Pere de Etsuo Miyoshi estis honorita la tuta onda Esperanta Movado. Speciale por tiu ĉi evento venis el Bruselo, el la Eŭropa Komisiono s-ano Mikaelo Cwik , kiu faris per tio al Etsuo Miyoshi grandan plezuron.
La duan E-ŝtonon ''Kaŝubio'' donacitan de Prezidanto de ''EDE-PL'' Francisko Witucki, malkovris kaŝuboj: Voevodo de Pomerio -Roman Zavorowski, Marŝalo de la Pomeria Voevodio - Mieczyslaw Struk, Prezidanto de la Asocio de Kaŝuboj -Lukasz Grzedzicki kaj fama esperantisto de Gdinio Kazimierz Krzyzak.
Dua modesta arta arto, Esperanta koruso kantis i.a la ''Himnon de Eŭropo'' en Esperanto, krome prezentis sin la itala kantisto Emanuele Rovere (Mànuel), kantis ankaŭ ĉinino Fan Qiuju (Rozo) kaj Stanislawo Rynduch, kiu muzikis per buŝharmoniko.
Poste Kazimiro Kryzak kaj Eduardo Kozyra enmanigis al la plej meritaj por Esperanta Movado politikistoj kaj lokaj aŭtoritatoj, skribajn dankesprimojn.
Fine de la aranĝo la gastoj vizitis la Teŭtonan Kastelon en Malborko.
La aranĝon priservis lokaj kaj regionaj gazetoj kaj Malborka Televido kaj Radio Gdansk.
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|