Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Sekcio de kristanaj esperantistoj de ĈEA invitas vin al la Kongreso en Poděbrady, Ĉeĥio
2011-08-10

 

    Poděbrady, fama ĉarma banloko kun ĉ. 13 mil daŭraj loĝantoj, situas en Mezbohemia regiono ĉe la rivero Elbo, 50km oriente de la ĉefurbo Prago, kun kiu ĝi konektitas per rekta aŭtoŝoseo.

 

 

    Ĝi estas elserĉata precipe pro kuracado de kormalsanoj, sed ĝia trankvila ebena medio kun multaj verdaĵoj imponas ne nur banlokajn gastojn.

 

    Krom agrablaj parkoj kun mineralaj akvofontoj ĝi allogas ankaŭ per sia kastelo kun muzeo kaj aliaj vidindaĵoj. Por dezirantoj eblas plilongigi restadon kaj utiligi ĝin por ripozado, mendo de banlokaj proceduroj kaj por ekskursoj info: www.lazne-podebrady.cz

 

KONGRESEJO

 

    La kongreso okazos en la paroĥejo de Ĉeĥofrata evangelia eklezio situanta proksime de la urba centro kaj de la ĉefa banloka promenparko. Je nia dispono estos preĝejo, granda salono, klubejo kaj kuirejo.

 

 Paroĥeja domo en ĝardeno

Preĝejo 

Granda salono  

De la loĝejo ni uzos surbordan vojon al paroĥejo....

 

    Ni dormos en turisma loĝejo OSTENDE, kie estas je nia dispono 1- 4 litaj ĉambroj kun propra duŝejo kaj necesejo.

 

Turista loĝejo OSTENDE 

Baneja parko kun fontano 

 

    Niaj ekskursaj celoj:

 

Skanzeno de popola arkitekturo en Přerov n/L. (kvara plej granda en Eŭropo-escepte Skandinavion - kaj la plej malnova en Ĉeĥio) 

 

Muzeo de historiaj bicikloj kaj motorcikloj

Unika mezepoka urbo Kutna Hora troviĝanta sur la UNESKO-listo 

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng