2011-08-10
 |
Zhu Chenli (meze) kaj aliaj premio-ricevantoj de tiu ĉi aktivado |
Vespere de la 7-a de aŭgusto, okazis en Hongkong la finalo de Elektado de Fraŭlinoj de Hongkong, kiu okazas fojon ĉiujare, kaj Zhu Chenli de la ĉeftero de Ĉinio fariĝis la ĉampiono de tiu ĉi aktivado.
23-jara Fraŭlino Zhu Chenli venas de la urbo Suzhou de la provinco Jiangsu en la orienta Ĉinio kaj estas baletistino. Antaŭ tio Zhu Chenli jam gajnis la "premion kun moda vidpunkto", "premion de ĝoja ambasadorino" kaj "plej bonvenan premion". Pro la beleco kaj saĝeco, Zhu Chenli fine fariĝis la ĉampiono de la ĉifoja elektado de Fraŭlinoj de Hongkong.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Li Jianhua
|