2011-08-10
Itala Esperanto-Federacio invitas vin al la 78a Itala Kongreso de Esperanto.
La kongreso 2011 okazos en Torino, la unua ĉefurbo de unuiĝinta Italujo, jubilee en la 150a datreveno de la nacia unuiĝo.
La partoprenantoj al la kongrestema seminario ricevas helpon de EU. Eŭropa Unio kunfinancos la partoprenon en la kurso de 28 plenaĝaj civitanoj de la jenaj ŝtatoj: la membroj de Eŭropa Unio (ĉiuj, escepte de Malto), Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegujo kaj Turkujo.
La kunfinancado konsistos en senpaga aliĝo al la 78-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu gastigos la kurson, en senpaga transporto de la stacidomo aŭ flughaveno ĝis la kongresejo kaj inverse, kaj, por ne pli ol 20 ne-italaj civitanoj, en kontribuo al la elspezoj de vojaĝado kaj restado.
La plenaĝaj civitanoj de la ŝtatoj supre menciitaj, kiuj deziras partopreni en la kurso, plenigu la formularon en la aliĝilo. Ili ricevos respondon retpoŝte, ĉu ilia kandidatiĝo estas akceptita aŭ ne.
Ĉu vi aĝas malpli ol 30? Vi loĝos kaj manĝos kun rabato ĝis 40%! Faciligo por la partopreno de junuloj al la Kongreso. Por helpi la partoprenon de junuloj al la Kongreso en Linjano Orsabla, la IEJ-anoj (do italaj civitanoj aŭ loĝantaj en Italujo, naskiĝintaj de 1981.01.01) kiuj aliĝas al la Kongreso ricevos jenan rabaton pri la loĝ- kaj manĝo-kostoj:
- Rabato 40% por la aliĝintoj malpli ol 20-jaraj (naskiĝintaj de 1990.08.22).
- Rabato 30% por la aliĝintoj pli ol 20-jaraj.
La sumo por tiu ĉi subvencio estas limigita, do se la aliĝantaj junuloj estos multnombraj, estos financataj nur la pli fruaj aliĝintoj.
NB: La rabato de loĝado ne povas esti sumata al la stud-stipendioj kiujn IEF proponas por la dumkongresaj lingvo-kursoj.
Se vi frekventis kurson de Esperanto, vi povas senpage partopreni en la kongreso, kaj en ĝia rapida perfektiga kurso. Tiu kurso okazos ĉi someron dum la Itala Kongreso de Esperanto. La loĝado okazos en La Tendaro en la parko de Villa Gualino, kie okazos la Kongreso.
Povas partopreni la konkurson kaj la lernintoj de 1a- kaj 2a-gradaj kursoj organizitaj de la lokaj grupoj, kaj la lernintoj kiuj kompletigis interretan kurson.
Jen vi trovas la Regularon de la konkurso kaj la koncernan Partoprena folio kiun vi devos kompili, elŝuti kaj subskribi, kaj sendi per poŝto, faksilo aŭ skanitan per retpoŝto ĝis la limdato de la 31a de majo 2011.
Kotizo
Kategorio: Plena * Rabatita **
1a periodo (ĝis 2011.01.31) € 60,00 € 30,00
2a periodo (ĝis 2011.05.31) € 75,00 € 37,50
3a periodo (ekde 2011.06.01) € 90,00 € 45,00
* Kategorio Plena: Italo, membro de IEF por 2011.
** Kategorio Rabatita. Rajtas pagi la rabatitan kotizon jenaj kategorioj:
• Eksterlandano, t.e. ne civitano de Italujo kaj ne loĝanta en Italujo;
• Familiano de alia kongresano kaj mem membro de IEF;
• Junulo (naskiĝinta ekde 1987.01.01) kaj membro de IEF;
• Handikapulo membro de IEF.
Nemalhaveblaj akompanantoj de handikapuloj aliĝas senpage.
Infanoj ĝis 14-jaraĝaj (naskiĝintaj ekde 1997.01.01) aliĝas senpage al la Kongreso kaj al la eventuala Infana Kongreseto samtempe organizata.
Italoj nemembroj de IEF pagas, krom la kongresa kotizo en la koncerna kategorio, ankaŭ unujaran membrecon al IEF, kiu egalas al 28 eŭroj; por familianoj de jam membro kaj junuloj (naskiĝintaj ekde 1987.01.01) la IEF-kotizo estas 14 eŭroj.
La kongresa kotizo estas neredonebla, eĉ okaze de nepartopreno al la kongreso.
Tiu ĉi reta paĝaro estas la oficiala dokumento pri ĉio kio koncernas la kongreson. Okaze de dubo pri detalo, vi povas rete skribi al aŭ helikpoŝte al la adreso de la organizanto: FEI, via Eŭgenio Villoresi 38, I-20143 Milano, Italujo.
Pri VIZOJ kaj INVITLETEROJ vidu la apartan paragrafon paĝfine.
La kotizoj povas esti pagataj al:
UEA-konto ikes-p "Itala Kongreso de Esperanto" [vidu noton * paĝfine]
Kongreso - Renato Corsetti Congresso
IBAN-kodo IT22S0100539320000000006783
PayPal – info@edistudio.it - pagokialo "Kongreso Torino"
IEF - Federazione Esperantista Italiana**, pĉk (poŝtĉekkonto) 37312204,
IBAN-kodo IT94O 07601 01600 00003 73122 04, BIC-kodo BPP IIT RR
(en IBAN, post "94" estas O-litero, kaj NE cifero 0)
IEF - Federazione Esperantista Italiana**, Banca Intesa / San Paolo,
IBAN-kodo IT06A 03069 09446 00000 36255 62, BIC-kodo: BCI TIT MM,
Swift-kodo IBS PIT TM P02 (nova) aŭ BCI TIT MM K99.
*Bv. atenti - Por pagi tra UEA Vi devas havi tie kaj konton kaj monon.
Tiam, Vi informu UEA-n ke iliaj kontistoj ĝiru monon de Via konto al tiu de la Kongreso, kaj sendu al ni telekopie aŭ rete kopion de tiu via peto (telekopie: +39-050-9656235, rete: esperanto@edistudio.it)
** Pagante al IEF = Itala Esperanto-Federacio bv. ankaŭ sendi kopion de via pagopruvo. telekopie aŭ rete kaj al IEF mem (telekopie: +39-02-58100857, rete: fei@esperanto.it) kaj al la kongreso (telekopie: +39-050-9656235, rete: esperanto@edistudio.it)
VIZOJ kaj INVILETEROJ.
La LKK kaj Itala Federacio pretas havigi invitleteron al la eksterlandanoj kiuj ĝin bezonas por ricevi enirvizon.
Ĝi estos sendita al la kongresano kiu ĝin petas, nur se li/ŝi jam regule aliĝis kaj jam pagis la neredoneblan aliĝkotizon. Petante invitleteron, bonvolu komuniki jenajn informojn:
[1] Kompleta nomo en latinaj literoj same kiel ĝi aperas en la pasporto
[2] Naskiĝdato kaj naskiĝloko
[3] Kompleta oficiala loĝadreso
[4] Pasporta numero
[5] Datoj de la vizo por Italujo (por tio vi devos pruvi al la konsulejo vian financan restadkapablon).'
En nia invitletero estos esplicite menciite, ke la invitito mem respondecos pri loĝado kaj manĝado. Nur se la invitito jam komplete pagis ankaŭ sian kongresan loĝadon por la petita vizodaŭro, ni esplicite mencios en la invitletero ke la restado estos je kosto de la kongreso. Tiaokaze la petita restado ne povas daŭri pli ol unu semajnon antaŭ kaj/aŭ post la kongresaj datoj.
Loĝado
Villa Gualino (via Settimio Severo 63), la kongresejo, estas ankaŭ la ĉefa gastejo de la ĉijara kongreso. En ĝi disponeblas sepdeko da ĉambroj, plejparte du-litaj, kiuj laŭ la itala stela hotel-klasifo estas 4-stelaj.
La kongreso ankaŭ disponos pri alia kvanto da ĉambroj en la proksima Hotelo Crimea (via Mentana 3).
Eblas ankaŭ pli simplaj loĝkondiĉoj en la Studenta Domo San Giuseppe (Corso Lanza).
Ĉiuj prezoj poste indikitaj rilatas al "plenserva gastado", kaj inkluzivas, krom la ĉambron, tri kompletajn manĝojn ĉiutage.
En Hotelo Crimea kaj en Studenta Domo San Giuseppe estos ankaŭ liverata la matenmanĝo; la tieaj gastoj ricevos tagmanĝon kaj vespermanĝon en la restoracio de la kongresejo, Villa Gualino. Transporto de Hotelo Crimea kaj de Studenta Domo San Giuseppe al la kongresejo estas liverita per ĉiuhora urba buso 73 kaj per kongresa buso kiu vojaĝos en la oportunaj horoj matene kaj vespere. La kongreso ankaŭ disponos pri aŭtobuseto por urĝaj neantaŭvideblaj transport-bezonoj.
(el http://italakongreso.esperantoitalia.it/78/index.html )
Redaktoro: Li Jianhua
|