2011-08-11
 |
Ĉina prezidanto Hu Jintao kune kun sia edzino Liu Yongqing bonvenigas en la Popola Halo de Pekino mozambikan prezidenton Armando Emilio Guebuza kaj lian edzinon. |
Antaŭtagmeze de la 10-a de aŭgusto ĉina prezidanto Hu Jintao kune kun sia edzino Liu Yongqing bonvenigis en la Popola Halo de Pekino mozambikan prezidenton Armando Emilio Guebuza kaj lian edzinon, kiuj faras viziton al Ĉinio.
Laŭ invito de ĉina prezidanto Hu Jintao, mozambika prezidento Armando Emilio Guebuza faras viziton al Ĉinio de la 9-a ĝis la 15-a de aŭgusto. Intertempe, la gastoj ĉeestos la inaŭguron de la 26-a Monda Studenta Sportkunveno.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua
|