Okazis en Pekino la Monda Ĉampioneco de Marĉa Futbalo
2011-08-11
La sportistoj kun marĉo
Posttagmeze de la 10-a de aŭgusto, okazis matĉo de "Monda Ĉampioneco de Marĉa Futbalo" en la Pekina Olimpika Parko en Ĉinio.
Tiu ĉi matĉo originis el Finnlando kaj populariĝis en Britio. En la mondo ekzistas 120 fakaj marĉ-futbalaj teamoj, kaj ĉiujare okazas la "Monda Ĉampioneco de Marĉa Futbalo". Ĉijare, oni unuafoje okazigis matĉon en Ĉinio.