Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉu vi konas la organizon "Akademio Literatura de Esperanto"?
2011-08-11

 

    La 24-an de julio 2008 naskiĝis en Roterdamo la Akademio Literatura de Esperanto, kiu daŭrigas la laboron de la iama Esperantlingva Verkista Asocio (EVA).

 

    Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) estis fondita en 1983 kaj kunlaboris kun UEA de 1984. Ĝia celo estis stimuli kaj plialtniveligi la Esperantlingvajn verkadon kaj kritikarton, kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado.

 

    Similajn, kaj pli ampleksajn taskojn surprenis la Akademio Literatura, institucio sendependa kaj neŭtrala, kiu celas instigi la literaturan produktadon en la lingvo Esperanto, stimuli kritikarton kaj eldonadon, plialtigi la nivelon kaj profesiecon de verkarto, kaj kuraĝigi junajn talentojn al sinesprimado. La Literatura Akademio respondecas pri sciencaj literaturesploroj koncerne la esperantlingvan literaturon, serve al literatura memoro.

 

    Kompletaj instrukcioj pri aliĝo legeblas en la statuto kaj en la aliĝa paĝo. La membrokotizo de ALE estas 10 EUR, pagebla al la UEA-konto de ALE: evax-h; membroj el landoj kun malforta ekonomio bv. turni sin al la sekretario por peti aliĝon je duona rabato aŭ senpage, laŭ aparta decido de la komitato. Kasistajn demandojn direktu al la kasisto (kaj Vicprezidanto) de ALE, Tomasz Chmielik.

 

    Ni invitas ĉiujn membrojn aliĝi al la oficiala Diskutgrupo de ALE. La aliĝo estas tre simpla kaj ebligas al vi ricevi ĉiujn informojn pri la aktuala diskutado en la Akademio, kaj pri ĝiaj projektoj por la estonta evoluo.

 

    (el oficiala retejo de Akademio Literatura de Esperanto)

 

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng