2011-08-11
Franca Esperanto-Instituto estas komuna institucio de la du ĉefaj asocioj, kiuj sin dediĉas al instruado de Esperanto en Francio.
Ĝi estas je la dispono de ĉiu persono aŭ organizaĵo uzanta aŭ deziranta uzi Esperanton.
La celoj de FEI estas :
1. Organizi ekzamenojn pri scio de Esperanto, kaj atribui la respondajn diplomojn;
2. Zorgi pri la bona uzado de Esperanto en la eldonaĵoj, ĉefe en la vortaroj kaj lernolibroj;
3. Zorgi pri la lingvaj problemoj eventuale kaŭzataj de la uzado de Esperanto fare de franclingvanoj.
La Instituto konsistas el 15 membroj (12 delegitoj : 7 de Unuiĝo Franca por Esperanto, 5 de SAT-Amikaro kaj 3 ceteraj membroj elektitaj de tiuj delegitoj)
Ĝin estras komitato, kiu nun konsistas el :
Prezidanto : Klaŭdo ROUX
Vic-prezidanto: Vinko MARKOV
Sekretario: Ĵak LE PUIL
Help-sekretario: Janine DUMOULIN
Kasisto: Michel DECHY
Vic-kasisto : Christian LAVARENNE
Direktoro de la ekzamenoj: Anne JAUSIONS
la aliaj membroj estas (laŭ alfabeta ordo) :
Catherine (Katja) BOEN, Marie-Hélène DÉSERT, Pierre DIEUMEGARD, Michel DUC GONINAZ, Claude GERLAT, Gilbert GRIGNASCHI , Cyrille HURSTEL, Renée TRIOLLE.
(el oficiala retejo de Franca Esperanto-Instituto)
Redaktoro: Li Jianhua |