2011-08-11
Post la sukcesa mallonga filmo "Conlang: the movie" (Planlingvo: la filmo) usona reĝisorino Marta Masferrer planas novan mallongan filmon "Asternauts". Ĉi-foje temas ne pri malbonaj esperantistoj, sed pri eksterteraj fenomenoj.
Samkiel "Conlang" la filmo "Asternauts" aperos kun subtekstoj en Esperanto en la oficiala DVD-eldono.
La filmoproduktanta teamo jam konsistas el eminentaj fakuloj pri aspektigado, administrado kaj filmado. Ankaŭ famega artisto Christopher Boffoli estas en la projekto.
La moderna maniero produkti sendependajn filmojn povas aspekti malkutima, sed ĝi jam pruvis sian efikon.
La monkolektado okazas antaŭ la filmado kaj la apogantoj ricevas sian rekompencon en formo de DVD, filmoafiŝoj post la filmado.
Oni eĉ povas simple subteni la projekton per unu eŭro, ankaŭ tio helpos.
Eblas eĉ donaci pere de UEA-konto. (Kontaktu Aleksander Osincev).
La oficiala priskribo de la projekto en la angla: http://kck.st/pxllTq kaj en la germana: http://www.startnext.de/asternauts.
Restas kelkaj tagoj.
Pri eventualaj demandoj, kontaktu Aleksander Osincev: alex.osintsevCHEgmail.com (CHE=@).
(Aleksander Osincev, direktoro de Esperanta Kinofestivalo)
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|