Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La 9-a Eŭropa Esperanto Kongreso de EEU okazos en Irlando 2012
2011-08-11

 

    Kiel jam antaŭe konate la 9-a Kongreso de EEU okazos de la 16-a ĝis la 20-a de julio 2012 en okcidentirlanda urbo Galivo (Gaillimh / Galway). Informiloj, aliĝiloj kaj la kongresa retpaĝo jam estas preparataj por ke ĉio pretu por la unua fazo de la informado kaj reklamado dum la UK en Kopenhago. La informfaldfolion vi jam nun povas elŝuti ĉi tie. La kongresa paĝaro kun informoj kaj ebleco aliĝi rete estos uzebla fine de julio ĉe www.europo.eu. Printebla papera aliĝilo estas elŝutebla ĉi tie. LKK presigis ankaŭ belajn reklamafiŝojn je B-2 formato kiujn vi povas mendi por via klubejo/asociejo ĉe Maja Tišljar (maja.tisljar@gmail.com). La unua limdato por aliĝi kaj pagi la kongreskotizon – kompreneble la plej favora – estas la 30-a de septembro. Ni invitas vin eluzi tiun ĉi okazon kaj kuraĝigi nian LKK kiu kun pli da entuziasmo plupreparos la kongreson, se fine de tiu ĉi limdato estos respektinda nombro da aliĝoj.

 

    Ĉi-foje ni provis ion tute novan. LKK estas personoj el profesia neesperantista teamo de la Galiva entrepreno, kiu havas bonajn kontaktojn ne nur kun la urba administracio, sed ankaŭ kun ĉiuj lokaj instancoj kiuj gravas por la kongreso kaj povas pli bone ol amatoroj ricevi diversajn rabatojn, subvenciojn, elekti hotelojn, organizi atrakciajn kulturprogramojn kaj turismajn vizitojn.

 

    La kompletan administracion kun la esperantistoj inkluzive la financojn prizorgos nia amatora teamo kies kunordiganto estos Seán Ó Riain kaj kunordiganto kun LKK kaj la plenumdirektoro Maja Tišljar. Ĝis nun tiu kunlaboro tre bone funkciis kaj se tiel daŭros ĝis la fino, ni supozas ke ni havos pli bonan kongreson ol iun ajn ĝis nun. Ni invitas la legantojn diskonigi tiun ĉi informon.

 

(http://www.europo.eu/eo/clanok/53-9-a-euhropa-esperanto-kongreso-de-eeu-irlando-2012)

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng