Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio plifortigos la ekologian protekton al la stepoj
2011-08-12

 

 

    La ĉina registaro eldonis cirkuleron, ke oni donu pli da fortoj por multigi investon al kaj plifortigi kontrolon pri ekologia protektado al la stepoj de la lando.

 

    Laŭ la cirkulero, la koncernaj departementoj de la registaro devas establi kaj apliki la programon pri subvencioj kaj rekompensoj por la protektado al la stepoj kaj tion kunligi al la ekologa protekto, kaj samtempe altigi la enspezon de la paŝtistoj.

 

    Kaj Ĉinio malpermesos al la paŝtistoj paŝti iliajn gregojn sur la stepoj serioze domaĝitaj. En interŝanĝo, la centra registaro de Ĉinio krompagos al ili la subvencion je 6 juanoj (ĉ. 0.93 usonaj dolaroj) jare po muo (ĉ. 0.07 hektaro) da malpermesita stepo.

 

    La penado devas esti farita ankaŭ por protekti la stepojn en la provinco Hebei kaj en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, kun la celo kontroli la sablan ŝtormon en la norda parto de la lando kaj por protekti la stepojn en la regionoj de Sanjiangyuan (fontoj de Tri Riveroj), la lagon Qinghai kaj la resursojn en akvo de la Flava Rivero.

 

    Krome, la cirkulero admonas al la koncernaj departementoj de la registaro plifortigi la kontroladon pri la stepaj resursoj.

 

    Kontraŭleĝaj utiligo kaj ekspluado de la stepoj devas esti enketitaj kaj punitaj laŭ la leĝoj.

 

(el http://french.news.cn/environnement/)

Redaktoro: Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng