La 12-an de aŭgusto, frumatene je 0:15 Ĉinio per la portraketo Changzheng-3B lanĉis la pakistanan komunikan sateliton-1R en Xichang-a Satelitolanĉa Centro. La portraketo sukcese alportis la sateliton al difinita orbito. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio eksportis sateliton pere de surorbita liverado al aziaj konsumantoj kaj eksportis komercajn satalitojn al internaciaj uzantoj ĉijare.