Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Hu Jintao memore al la 90-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (VII)
2011-08-12

 

 

    Kamaradoj kaj amikoj! De sia naskiĝo la Komunista Partio de Ĉinio portis sur sin la historian mision solidariĝi kun kaj gvidi la popolon al la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio. Por antaŭenpuŝi la grandan aferon ni devas senŝanceliĝe sekvi la bazan linion de la Partio, kontinue liberigi nian penson, persisti en reformado kaj pordmalfermo, antaŭenigi la sciencan disvolvon, pliigi la socian harmonion kaj ĉiuflanke progresigi de la nova historia starpunkto la grandan aferon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

 

    Vizaĝe al la estonteco, ĉiuj kamaradoj en la Partio neniam devas forgesi, ke Ĉinio rapide disvolviĝis en la pasintaj 30 jaroj dank' al la reformado kaj pordmalfermo, kaj ni devas akceli la estontan disvolviĝon per pluigo de la reformado kaj pordmalfermo. La plej evidenta trajto de la nova periodo estas reformado kaj pordmalfermo. La reformado kaj pordmalfermo konsistigas la novan grandan revolucion, kiun faras la popolo sub la gvidado de la Partio en la nova historia etapo. Ili estas la ŝlosila elekto, kiu decidas la estontecon de nuntempa Ĉinio. Ili estas tio, kion Ĉinio devas fari por daŭrigi kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj kaj realigi la grandan reprosperiĝon de la ĉina nacio. Nur per reformado kaj pordmalfermo ni povas disvolvi Ĉinion, socialismon kaj marksismon. Profundaj ŝanĝoj nun okazas en la mondo, en Ĉinio kaj en la Partio. Ĉinio suferas seriozan mankon de ekvilibro, akordo kaj daŭrigebleco en la disvolvo, kaj restas ne-ignoreblaj obstakloj en la scienca disvolvo. Krom profundigo de la reformado kaj pordmalfermo estas neniu alia vojo, kiu povas solvi tiujn problemojn. Ni devas firme sekvi la linion, principojn kaj politikojn, adoptitajn de post la 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, firmigi la fidon kaj kuraĝon, apliki plu la spiriton de reformado kaj novigo al diversaj ĉeneroj de la registara administrado kaj plenforte antaŭenigi la reformadon kaj pordmalfermo. Ni devas pluigi disvolvon de la socialisma merkat-ekonomio en la nia reformado, certigi la firmecon de decidoj pri reformado kaj fortigi kunordigon de reformaj rimedoj. Ni devas identigi areojn, kie oni povas fari trarompon, fiksi prioritatojn en profundigo de la reformado kaj pordmalfermo, antaŭenigi la reformadon de gravaj kampoj kaj ŝlosilaj ĉeneroj kaj daŭrigi la reformadon kaj novigon de la ekonomia, politka, kultura kaj socia sistemoj. Ni devas liberigi kaj disvolvi la produktivecon, antaŭenpuŝi la sinkompletigon kaj sindisvolvon de la socialisma sistemo, kaj firme liberiĝi el ĉiuj konceptoj kaj forigi ĉiujn instituciajn malavantaĝojn, kiuj malhelpas sciencan disvolvon. Per ĉio ĉi ni faros grandan penadon por antaŭenigo de la afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

 

    Sur la antaŭenira vojo ni devas firme teni centran taskon de la ekonomia konstruado kaj resti ĉiam senŝanceliĝa sur la vojo de scienca disvolvo.

 

    Preni ekonomian disvolvon kiel la centran taskon estas la neceso reprosperigi Ĉinion kaj la fundementa postulo realigi prosperon kaj longperiodan stabilecon de la lando kaj la Partio. Nur per firma kaj stabila disvolviĝo de la ekonomio ni povas starigi solidan materian fundamenton por akceli la ĉinan disvolviĝon kaj prosperon kaj certigi feliĉan vivon de la popolo de ĉiuj niaj etnaj grupoj kaj realigi la grandan reprosperiĝon de la ĉina nacio. En la pasintaj pli ol 30 jaroj post ekpraktiko de la politiko de reformado kaj pordmalfermo, ni prenis la ekonomian disvolvon kiel la ĉefan taskon kaj disvolvi la produktivecon en senprecedenca rapideco. Tio estas la baza kialo de la rimarkinda altiĝo de la sinteza nacia forto de Ĉinio, la popola vivo kaj la internacia pozicio.

 

    La produktiveco estas la primara movforto de la homara evoluo. La Komunista Partio de Ĉinio eniris la historian arenon kiel la reprezentanto de la avangarda produktiveco de Ĉinio. Ĉiuj penadoj de la Partio estas prenitaj por liberigi kaj disvolvi la produktivecon kaj plibonigi la popolan vivon. Ni jam akiris rimarkindajn sukcesojn, tamen restas senŝanĝa la baza kondiĉo, ke Ĉinio estas kaj longperiode estos en la primara stadio de socialismo, ekzistas plu la ĉefa problemo kiel kontentigi la kreskantajn materiajn kaj kulturajn postuladojn de la popolo dum altigo de la postiĝinta socia produktiveco, kaj ne ŝanĝiĝas la internacia statuso de Ĉinio kiel la plej granda evoluanta lando. Disvolvo restas la kerno solvi ĉiujn problemojn en Ĉinio. Ni devas kapti kaj bone utiligi la gravan strategian oportunon, ĉar tio estas la ŝlosilo teni en la mano la iniciativon, akiri la superecon kaj gajni la estontecon kaj ankaŭ provas regadon de la Partio kaj memkonstruon de la nacio. Ni devas koncentri energion al la konstruado kaj disvolvo kaj meti firman materian bazon por pluigi kaj disvolvi socialismon kun ĉinaj trajtoj.

 

     En la nuna Ĉinio la graveco de evoluigo estas pluigi sciencan disvolvon. Ni devas preni sciencan disvolvon kiel la celon kaj doni prioritaton al rapidigo de la ŝanĝo de ekonomi-disvolva modelo. Al ni necesas substreki jenajn penojn: meti la popolon sur la unuan lokon; atenti la ampleksan, akordan kaj kontinuigeblan disvolvon; fari tutecan planadon kaj ĉiuflankan aranĝadon; gravigi la reformadon kaj pordmalfermon; certigi kaj plibonigi la popolan bonfarton. Ni akcelos la strategian reguligon de la ekonomia strukturo, sciencan kaj teknikan progreson kaj novigon, kaj starigon de energi-ŝpara kaj medi-amika socio. Ni antaŭenigos egalecon kaj justecon de la socio, longperiodan, stabilan kaj rapidan ekonomian disvolviĝon, kaj la socian harmonion kaj stabilecon. Ni strebos plu por novaj kaj pli grandaj atingoj, antaŭenpuŝante civilizacian disvolviĝon, kiun kondukas al disvolviĝo de produktado, pli bela vivo de la popolo kaj bona ekomedio, kaj tiel ni metos solidan bazon por starigi ĉiuflanke bonhavan socion kaj realigi la grandan reprosperiĝon de la ĉina nacio.

 

(Esperantigita de Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng