Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Jacques Perrin estas nomumita kiel honora internacia konsilisto de la dokumenta kanalo de CCTV
2011-08-12

Jacques Perrin, reĝisoro de dokumentaj filmoj  

 

    Antaǔ nelonge Jacques Perrin, majstro de dokumentaj filmoj kaj franca filmisto, estis nomumita kiel honora internacia konsilisto de la dokumenta kanalo de la Ĉina Centra Televida Stacio (CCTV). Jacques Perrin diris, ke antaǔe li malmulte rigardis ĉinajn dokumentajn filmojn kaj ekde nun li kiel honora konsilisto de la dokumenta kanalo de CCTV multe atentos Ĉinion kaj ĉinajn dokumentajn filmojn.

 

    Jacques Perrin naskiĝis en Francio en 1941. En la aĝo de 25 jaroj li ricevis la premion "Ora Leono" en la Filma Festivalo de Venecio kaj fariĝis fama film-stelo en Eǔropo. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Jacques Perrin eklaboras por dokumentaj filmoj. En 2004 li venis al Ĉinio por diskonigi la filmon "La vojaĝaj birdoj" kaj estis varme bonvenigita de ĉinaj film-amantoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng