Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Gratula mesaĝo de ĈEL kaj la redakcio de EPĈ al la 1-a ILEI-seminario en Orienta Azio
2011-08-15

    La 1-a ILEI-seminario en Orienta Azio okazis en la Tianjin-a Universitato de la 12-a ĝis la 15-a de aŭgusto. Al ĝia inaŭguro la gratulan mesaĝon sendis la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio. Sube estas la totala enhavo de la mesaĝo:

 

    Ĉina sekcio de ILEI kaj Tianjin-a Esperanta Asocio:

 

    Okaze de inaŭguro de la 1-a ILEI-seminario en Orienta Azio, la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio gratulas vin kaj kore salutas al ĉiuj ĉeestantoj kaj amikoj el diversaj landoj de la mondo.

 

    La ĉina sekcio de ILEI fondiĝis antaŭnelonge, sed jam ludis gravan rolon en la ĉina Esperanto-movado kaj eĉ en la internacia Esperantujo. La kvalito de Esperanto-instruado rekte influas entuziasmon kaj Esperanto-nivelon de la lernantoj, tial, la Esperanto-instruado estas plej baza sed plej grava ĉenero de Esperanto-movado.

 

    En la pasinta mallonga periodo, la ĉina sekcio de ILEI vaste petis opiniojn de Esperanto-instruistoj de diversaj lokoj por kunfandi kreivajn ideojn de Esperanto-instruado en Ĉinio kaj konigi avantaĝan ideologion pri Esperanto-edukado al ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj, kaj estas ĝojinda, ke oni jam akiris iujn atingojn tiukampe.

 

    Ni esperas, ke vi daŭre tenos tiujn entuziasmon kaj efikecon en la laboro, trejnos pli kaj pli multajn eminentulojn por la ĉina Esperanto-movado, kaj ni ankaŭ esperas, ke tiu ĉi seminario brile sukcesos kaj kontribuos al nia Esperantujo.

 

Ĉina Esperanto-Ligo kaj redakcio de El Popola Ĉinio

2011-08-11

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng