Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Parolado de Hu Jintao memore al la 90-jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (VIII)
2011-08-15

    Sur nia estonta vojo ni devas plenforte fari la konstruadon de socialisma demokratio kaj persisti en la socialisma vojo kaj plifortigi la socialisman politikan sistemon kun ĉinaj trajtoj.

 

    Popola demokratio ĉiam estas la glora celo, al kiu strebas la Komunista Partio de Ĉinio. Post kiam komenciĝis la politiko de reformado kaj pordmalfermo, la Partio retrorigardis pozitivajn kaj negativajn lecionojn el disvolvo de socialisma demokratio, kaj la konkludo estas, ke sen demokratio ne estas socialisma moderniĝo, kaj la esenco de la socialisma demokratio estas tio, ke la popolo decidas pri sia propra sorto. Ni firme antaŭenigis la reformadon de politika strukturo kaj atingis gravan progreson en la disvolvo de socialisma demokratio. Ni eliminis la efektive ekzistantan dumvivan servdaŭron de gvidantoj kaj realigis ordan sukcedon de organoj de ŝtata potenco kaj gvidantoj. Ni senĉese ekspansiigis ordan partoprenon de la popolo en politikaj aferoj, kaj la popolo fariĝis la mastro de multaj aferoj.

 

    Ni firme tenis kaj plibonigis multpartian kunlaboron sub gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, efektivigis politikan interkonsiliĝon, demokratan superrigardon kaj partoprenon en konsiliĝo kaj administro de ŝtataj aferoj, kaj disvolvis la plej vastan patriotan unuec-fronton. Ni starigis kompletan decid-faran mekanismon, kiu plene konas kondiĉojn de la popola vivo, reflektas iliajn volojn, kunigas ilian saĝon kaj malpezigas ilian ŝarĝon. Ni starigis kompletan kaj dinamikan personaran mekanismon kiu altiras grandan nombron da talentuloj por lasi al ĉiu doni la tutan mezuron de sia talento. Tio kreis tre grandan oportunon por ke homoj plene ekspluatu sian potencialon.

 

    Ni starigis socialisman sistemon de leĝoj kun ĉinaj trajtoj. Sub tiu ĉi sistemo la Partio memvole funkcias interne de la limoj de konstitucio kaj juro kaj subtenas la Popolan Kongreson, la registaron, la Ĉinan Popolan Politikan Interkonsiliĝan Konferencon kaj la justicajn orgonojn, kiuj havas sendependajn respondecojn laŭ la leĝo kaj iliaj respektivaj ĉartoj en la laboro akorda kaj harmonia. Ni starigis sanan sistemon de kontrolo kaj superrigardo super plenumo de la potenco por certigi, ke la Partio kaj ŝtataj organoj uzu iliajn povojn konforme al leĝaj jurisdikcioj kaj proceduroj. Praktikoj plene pruvis, ke la ĉina socialisma demokratio estas plena de viveco kaj ke la socialisma vojo disvolvi la socialisman politikan sistemon kun ĉinaj trajtoj estas ĝusta kaj certigas, ke la popolo decidu pri sia propra sorto.

 

    Samtempe ni devas rekoni, ke disvolviĝo de ĉina socialisma demokrata leĝsistemo ne povas plene kontentigi la bezonon ekspansiigi la popolan demokration kaj akceli ekonomion kaj socian evoluon. Iuj konkretaj aranĝoj de la sistemo de socialisma demokratio estas neadekvataj kaj restas la spaco por plibonigo en la protekto de popolaj demokrataj rajtoj kaj la elvolvo de ilia kreivo. Kontinue antaŭenpuŝiĝas la afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj ankaŭ tiu de la konstruado de ĉina socialisma demokratio.

 

    Disvolvante socialisman demokration, ni devas persisti en la vojo disvolvi socialisman politikan sistemon kun ĉinaj trajtoj. Grave estas ke la gvidado de la Partio, la pozicio de popolanoj kiel mastroj de la lando, kaj leĝa regado devas bone integriĝi. Ni prudente antaŭenigos la reformadon de politika strukturo por atingi la bazan celon, ke la popolo decidu pri sia propra sorto, pliigi la vivecon de la Partio kaj la lando kaj plene eksciti entuziasmon de la popolo. Ni ekspansiigos socialisman demokration, konstruos socialisman landon sub la leĝa regado kaj akcelos socialisman politikan progreson.

 

    Ni devas certigi la rolon de la Partio kiel kerno de la estrado en la plenumo de ĉiuj respondecoj kaj kunakordigo de diversflankaj penoj, kaj altigi ĝian kapablon efektivigi sciencon, demokraton kaj jurstatan regadon. Tio ebligas al la Partio gvidi la popolon efike administri la landon. Ni devas zorgi pri tio, ke ĉiuj ŝtataj povoj apartenas al la popolo, plibonigi sistemojn por plenumo de demokratio, diversigi ĝiajn formojn, ekspansiigi ĝiajn kanalojn, kaj certigi, ke la popolo povas partopreni en demokrata elektado, decid-faro, administrado kaj superrigardo laŭ la leĝo. Ni ĉiuflanke efektivigos laŭleĝan regadon kiel fundamentan politikon, levi la publikan konscion pri laŭleĝa regado de socialismo, plibonigi leĝfaron, kaj certigi striktan leĝplenumon, justan administron de justico kaj observon de leĝo fare de ĉiuj popolanoj, kaj ke ĉio, kion ni faras estas sub la leĝa regado. Unuvorte, ni plibonigos sistemojn, normojn kaj procedurojn por plenumi socialisman demokration, pli multe elvolvi la superecon de ĉina socialisma politika sistemo, kaj doni pli bonan sistem-garantion por akceli prosperon kaj disvolviĝon kaj daŭrigi politikan stabilecon de la Partio kaj la lando.

 

    Sur la antaŭenira vojo ni kontinue antaŭenpuŝos grandan disvolvon kaj riĉigon de socialisma kulturo, kaj firme disvolvos avangardan socialisman kulturon.

 

    Avangarda socialisma kulturo estas ideologia kaj intelekta standardo de marksisma politika partio. Kulturo jam fariĝis grava faktoro en konkurado por tutinkluziva nacia forto, kaj ni devas havi akran senson de nia propra kultura identeco, fidi nian kulturon, enfokusigi altigon de kvalito de nia nacio kaj formiĝon de nobla karaktero, intensigi kulturan reformadon kaj disvolvon, efektivigi kulturan novigon en la granda praktiko de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj ebligi al la popolo partopreni en kulturaj atingoj.

 

    Ni devas disvolvi plu nacian, sciencan kaj popolamasan socialisman kulturon orientitan al modernigo, la mondo kaj la estonteco. Ni plifortigos la publikan apelacion de la avangarda socialisma kulturo, kaj antaŭenpuŝos ampleksan disvolviĝon de socialisma kulturo kaj etikan kaj materian progreson. Ni firme altigos la tutan nacian kulturan kreadon por ke la popolo ĝuu enhavoriĉan kaj multkoloran kulturan vivon, kaj ni certigos, ke pli bone garantiitaj estu iliaj bazaj kulturaj rajtoj kaj interesoj, kaj ĉiuflanke altiĝu ideologia kaj morala kriterioj kaj scienca kaj kultura niveloj. Tiuj ĉi penoj celas krei fonton de inspiro por la ĉina nacio.

 

    Disvolvante avangardan socialisman kulturon, ni devas enkorpigi socialisman kernan valoron en la tuta procezo efektivigi nacian edukadon, akceli kulturan kaj etikan progreson kaj konstrui la Partion. Ni uzos plu freŝajn atingojn el adaptiĝo de marksismo al ĉinaj kondiĉoj por ekipi la tutan Partion kaj eduki la popolon, gvidi kadrojn kaj popolanojn profunde kompreni atingojn de la Partio el teoria novigo, kaj plifortigi iliajn idealojn kaj konvinkojn. Ni forte antaŭenigos la nacian spiriton centritan en patriotismo kaj spiriton de la epoko kun reformado kaj novigo kiel la kerno, altigos memrespekton, memfidon kaj fieron de la ĉina nacio, kaj inspiros la tutan Partion kaj la popolon de ĉiuj etnaj grupoj kune peni por la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio. Ni aplikos la socialisman koncepton de honoro kaj malhonoro por gvidi publikan konduton, intensigi la fortostreĉon por kulturi publikan moralon, profesian etikon, familian virton kaj personan etikon, fortigi moralan edukadon inter junuloj, kaj stimuli inspiran kulturan strebon kaj sanan kaj civilizacian vivstilon en la tuta socio. Ni rapidigos la reformadon de la kultura sektoro, akcelos la starigon de sistemo de publikaj kulturaj servoj, kaj disvolvos kulturajn programojn kaj la kulturan industrion. Ni devas konduki la ĉinan kulturon al la mondo, disvolvi kulturan softforton akordan kun la internacia pozicio de Ĉinio, kaj altigi la influon de la ĉina kulturo en la mondo. La ĉina nacio kreis vastan kaj profundan kulturon kun longa historio, kaj ĝi certe aldonos novan pompon al la ĉina kulturo surbaze de heredado kaj riĉigo de sia eminenta tradicia kulturo.

 

(Esperantigita de Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng