Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina teamo gajnis ĉiujn orajn medalojn de la monda volanluda ĉampioneca konkurso en Londono
2011-08-15


Lin Dan ĉampioniĝis en la vira finalo de MVĈK en Londono 

 

    En la finalo de la Monda Volanluda Ĉampioneca Konkurso (MVĈK) en Londono, 2011, la ĉina teamo gajnis ĉiujn kvin orajn medalojn.

 

    En la virina finalo Wang Yihan de la ĉina teamo per 2:0 venkis Zheng Shaojie de Taibei-teamo de Taiwan, Ĉinio, la unua gajnis oran medalon en la konkurso. En la finalo de virina parludo Wang Xiaoli kaj Yu Yang venkis per 2:0 siajn teamanojn kaj gajnis la oran modelon. Per tio la ĉina teamo tenis ĉampionecon en 10 sinsekvaj jaroj.

 

    En la finalo de vira parludo la ĉina grupo el Cai Yun kaj Fu Haifeng venkis per 2:0 koreajn ludantojn kaj tenis ĉampionecon en 3 sinsekvaj jaroj, kaj tio ankaŭ estas la kvara fojo de gajno de ĉampioneco de la teamo en tiu ludo-disciplino en MVĈK.

 

    En la miksa parluda finalo Zhang Nan kaj Zhao Yunlei ĉampioniĝis per 2:0 kontraŭ la ludantoj de la gastiganta lando Britio.

 

    En la finalo de vira solludo Lin Dan venkis Li Zongwei, kaj ĉampioniĝis kvarafoje.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng