Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La unua ILEI-seminario en Orienta Azio okazas en Tianjin, Ĉinio
2011-08-15

    La unua ILEI-seminario en Orienta Azio (ISOA) okazas en Tianjin, Ĉinio inter la 12a kaj 15a de aŭgusto. Pli ol 70 esperantistoj el Ĉinio, Japanio, Koreio, Mongolio kaj Brazilo ĉeestas la seminarion. Dume spertaj instruistoj faris prelegojn pri Esperanto-instruado kaj demonstrajn instruojn. Ĉina, japana kaj korea ILEI-sekcioj kunsidis por diskuti pri kunlaboro de E-movado inter orientaj landoj. Mongola esperantistino ĉeestis la kunsidon kiel observanto. Oni diskutis ankaŭ pri la jarkonferenco de ILEI okazonta en Kunming, Ĉinio venontjare.

 

(Kontribuis Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 
 
 
 

Prelegas Gong Xiaofeng, prezidanto de ILEI de ĉina sekcio. 
 

Prelegas Lee Jungkee, prezidanto de Korea Esperanto-asocio. 
 

Prelegas Hugximoto Ricko el Japanio. 

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng