2011-08-16
 Elementaj lernantoj en ceremonio de hiso de la nacia flago por finkonstruo de la dua kompleta elementlernejo de la gubernio Yushu |
|
 Elementlernejanoj en nova instrua domo |
Lastatempe okazis ceremonio pri finkonstruo de la Dua Kompleta Elementlernejo de la gubernio Yushu de la Yushu-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Qinghai, helpate de la Konstru-Inĝeniera Korporacio (Grupo) de la Ĉina Fervoja Akcia Kompanio(Grupo) Limigita. Tio estas la unua lernejo finkonstruita en Yushu post la serioza tertremo okazinta en la 14-a de aprilo 2010.
La lernejo rekonstruita sur la antaŭa sidejo areas 24 mil kvadratajn metrojn, enkorpigante trajtojn de la tibeta tradicia stilo kaj tiujn de la nuntempa arkitektura koncepto. La lernejo konsistas el la areoj sporta, viva kaj instrua. Ĉiuj ekipaĵoj instalitaj tie konformas al postuloj de la medio kaj klimato en alta altitudo, kaj la instruaj domoj -- al la normo rezisti kontraŭ 7-grada tertremo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|