2011-08-16
 Rusaj infanoj faras prezenton en la inaǔguro de la festivalo.
|
La 11-an de aǔgusto 100 infanoj el Rusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio kolektiĝis en Xinjiang en nordokcidenta parto de Ĉinio por inaǔguri la 2-a Ĉinan Xinjiang-an Internacian Festivalon por Infanoj.
La festivalon partoprenas 6 delegacioj el membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj 7 delegacioj el Xinjiang. Dum la 6-taga festivalo krom arta prezentado, interŝanĝoj en kaligrafio, pentrado, voĉa muziko, wushu-o kaj papertranĉaĵoj 300 ĉinaj kaj alilandaj infanoj vizitos la Internacian Grandan Bazaron en Xinjiang, sovaĝbestan ĝardenon kaj faros multajn interŝanĝojn.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|