2011-08-16
 Familianoj kaj amikoj de Jennifer YenWong kune levas la bulvard-panelon. |
Dek jaroj pasis, tamen oni ne forgesis la ĉin-devenan usonanon Jennifer YenWong, unu el la mortintoj en la evento de septembro 11a. La 13an de aŭgusto la 25a bulvardo en Queens, Nov-Jorko, en kiu Wong loĝis, ŝanĝis sian nomon en bulvardon Jennifer Wong. Familianoj, amikoj, najbaroj kaj lokaj oficistoj okazigis ceremonion por levi la novan bulvard-panelon.
Nov-jorka parlamentano Dan Halloran kaj membro de la Ĉambro de Reprezentantoj de la ŝtato Ed Braunstein prezidis la ceremonion. Ili diris, ke Wong estis elstara junulino, kiu servis al distrikto kaj preĝejo. Oni respektas ŝian mallongan tamen splendan vivon. Uzi ŝian nomon kiel la nomon de la bulvardo estas por ke pli da homoj konu ŝin kaj ŝian rakonton kaj pli da junuloj lernu ŝian spiriton.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|