La 15an de aŭgusto la unua internacia turisma trajno inter Moskvo kaj Pekino ekveturis de Moskvo kaj post 15 tagoj atingos Pekinon. La trajno veturas nokte kaj haltas tage por ke vojaĝantoj vizitu urbojn laŭ la fervojo.
Rusa Trajno-turisma Kompanio malfermis la linion. La trajno haltas en Kazano, Yekaterinburg, Novosibirsk, Irkutsk kaj aliaj urboj de Rusio, Ulanbatoro de Mongolio, kaj Erenhot de Ĉinio.