2011-08-17
 52 parlamentanoj de la Japana Kongreso vizitas Yasukuni-sanktejon. |
La 15-a de aǔgusto estas 66-a datreveno de anoco de Japanio por senkondiĉa kapitulaco. En la pasintaj du jaroj neniu membro de la kabineto de Naoto Kan vizitis Yasukuni-sanktejon kie Toujou Hideki kaj aliaj unuaklasaj militkrimuloj estas kultataj. Tamen tio estis kritikita de japanaj dekstraj politikistoj. Ili diris, ke tiuj, kiuj ne vizitis Yasukuni-sanktejon, ne estas japanoj. Matene de la 15-a de aǔgusto 52 kongresaj parlamentanoj el la demokratia partio, la libera demokratia partio kaj aliaj politikaj partioj kolektive vizitis Yasukuni-sanktejon.
Yoshihiko Noda, japana ministro pri financo kaj kandidato de nova ĉefministro, diris, ke ne ŝanĝiĝis lia antaǔa vidpunkto, ke la unuaklasaj militkrimuloj en la Dua Mondmilito ne estas krimuloj de milito.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|