Inaŭguriĝis la 1-a Ĉina Internacia Bankostuma Festivalo
2011-08-17
La 16-an de aŭgusto en Xingcheng de Liaoning-provinco inaŭguriĝis la 1-a Ĉina Internacia Bankostuma Festivalo. Post la inaŭguro okazis la 1-a Internacia Konkurso de Bankostuma Modelino. La festivalo en la sekvantaj 2 tagoj havas 6 aktivadojn, kiaj internacia konkurso de bankostuma tajlorado kaj investa-komerca intertraktado pri bankostumo kaj koncernaj industrioj.