2011-08-17
 Ŝipo MS Turanor Planet Solar eniras en la havenon Victoria |
La 15-an de aŭgusto la plej granda sunenergia du-korpa ŝipo en la mondo MS Turanor Planet Solar atingis Hongkong kaj haltis ĉe la marareo najbare de Haiyun-domego de Haveno-urbo. Tio estas ĝia paŭzo dum la mondvojaĝo. La ŝipo instalita per sunenergia pil-plato de 500 kvadrataj metroj havas longecon de 31 metroj, kaj la funkciado estas senbrua kaj senpolua. Antaŭ alveno al Hongkong la ŝipo veturis trans Atlantiko kaj Pacifiko kaj vizitis Usonon, Meksikion, Panamon kaj aliajn kvar landojn. Pere de la mondvojaĝo la ŝipo stirita de svisaj aventuruloj fariĝis la unua sunenergia ŝipo vojaĝanta ĉirkaŭ la terglobo.
Redaktoro: Liu Sigong k Chen Ji
|