Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La kemia fabriko diskutata en nordorienta Ĉinio ĉesigos produktadon
2011-08-18


La ondoj provokitaj far la tajfuno Meihua domaĝas la digon, kiu protektas la kemiproduktan fabrikon Fujia.  

 

    La kemia fabriko diskutata en nordorienta Ĉinio devis ĉesigi lunde sian produktadon laŭ la registara ordono, tion anoncis la dalian-a registaro en mardo.

 

    Kvankam tiu ĉi ordono estis publikigita en dimanĉo far la aŭtoritatoj de la urbo Dalian, tamen la subtileco de la produkta periodo faras la tujan ĉesigon de produktado neebla pro la kialo de sekureco.

 

    Pli ol dek mil loĝantoj en la urbo Dalian iris sur stratojn por postuli translokigon de tiu ĉi fabriko pro maltrankvileco pri eventuala toksiko-ellasado dum produktado.

 

    Tiu ĉi fabriko produktas paraksilenon, speco de hidrokarbono kaŭzanta kanceron uzita en produktado de poliestero.

 

    La postulo pri translokigo de la kemia fabriko Fujia fariĝis pli intensa post kiam la ondoj levitaj de la tajfuno Meihua damaĝis la digon, kiu protektas la fabrikon.

 

    La loĝantoj de la urbo Dalian timas ke la venonta inundo detruos la fabrikon kaj estigos ellason de kemiaj toksoj.

 

(el http://french.news.cn/societe/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng