Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Franca verkisto malkovris veran vizaĝon de Dalai-lamao
2011-09-26


Franca verkisto Maxime Vivas  

 

    Franca verkisto Maxime Vivas verkis libron Tio ne estas Zen: la kaŝita vizaĝo de Dalai-lamao.

 

    Maxime Vivas vizitis Tibeton en la jaro 2010. Ĉio, kion li vidis en Tibeto, estis tute freŝa por li, ĉar francaj kaj aliaj okcidentaj amaskomunikiloj neniam raportis pri tiuj detaloj: Gazetoj, ĵurnaloj, titoloj de butikoj, radio kaj televido senescepte uzas la tibetan lingvon; en universitatoj oni instruas la tibetan kulturon, kaj la medio estas bone protektata; servistoj en trinkejoj laboras sep horojn ĉiutage kaj kvin tagojn ĉiusemajne kontraŭ adekvata laborpago.

 

    Dum la vizito en Tibeto venis al li la ideo fari sendependan enketon. La libro Tio ne estas Zen: la kaŝita vizaĝo de Dalai-lamao estas la rezulto post lia unu-jara enketo.

 

    Esploro pri Tibeto kaj Dalai-lamao indikas, ke Tibeto ne estas tia kia la okcidentanoj opinias, kaj la vera vizaĝo de Dalai-lamao ne estas tia kian oni kutime konas. Sub la supraĵo de neperforto kaj pura spirito, Dalai-lamao ja lertas je politika manovro.

 

    Vivas ankaŭ komparis la pasintecon kun la estanteco de Tibeto. Li skribis, ke sub la regado de la monaĥa privilegio en la malnova Tibeto, nur 2% de loĝantaro povis ricevi edukon, kaj pro geografia fermiteco, fremduloj malfacile povis eniri en la lokon, ĉar la pasejoj estis facile regeblaj. Tial Tibeto fariĝis izolita fortikaĵo. Ĝi ne povis kontaktiĝi kun avangarda teknologio nek konis progresojn de la ekstera mondo. Post la paca liberiĝo en Tibeto pozitive ŝanĝiĝis multaj aferoj: oni abolis la servutulan sistemon kaj nuligis ŝuldon de popolanoj al la religia privilegia tavolo, kaj popolanoj ekhavis la ŝancon akcepti edukon kaj kontakti novan teknologion.

 

    En la libro Vivas klarigis, ke Tibeto ne estas ŝtato. Ĝi neniam estis sendependa, kaj de antikveco ĝi estas parto de Ĉinio.

 

    Vivas estas verkisto kaj ĵurnalisto, kaj kontribuas por iuj ĵurnaloj. Li starigas literaturan rubrikon en iu radio-stacio de Toulouse, kaj antaŭ tio li eldonis dek kelkajn librojn. En la jaro 1997 li ricevis la literaturan premion Roger Vailland.

 

    Enhavoj cititaj de Vivas en la libro plejparte venis el prelegoj, akceptitaj intervjuoj kaj libroj de Dalai-lamao en malsamaj periodoj kaj lokoj. Li diris, ke li verkis la libron por riveli verajn pasintecon kaj estantecon de Tibeto, kiuj estas kaŝitaj de Dalai-lamao, "Mia celo estas rompi la mensogon de Dalai-lamao per paroloj el lia tendaro."

 

    La eldonejo Max Milo, kiu eldonis tiun ĉi libron, establiĝis en la jaro 2000. Ĝi konigis, ke la libro Tio ne estas Zen, la kaŝita vizaĝo de Dalai-lamao estas la unua libro verkita de franco, kiu faris ĉelokan esploron en Tibeto, kaj objektive analizis parolojn kaj agojn faritajn de Dalai-lamao post la jaro 1959 kiam li perfidis Ĉinion kaj forkuris al Hindio. Antaŭ la eldono de tiu ĉi libro en la Okcidento preskaŭ neniu libro analizis Dalai-lamaon laŭ la kritika spirito aparta al la Okcidento".

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng