Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekfunkciis 750-kilovolta elektro-transporta kaj transforma programo de la "Ĉiela vojo de elektropovo"
2011-09-27


Laboristo ekzamenas ekipaĵon antaǔ ekfunkcio de 750-kilovolta elektro-transporta kaj transforma programo. 

 

    La 25-an de septembro ekfunkciis 750-kilovolta alterna programo de Xining-Golmud-a sekcio de la Qinghai-Tibeta retliga programo de alterna kaj kontinua lineoj nomata "Ĉiela vojo de elektropovo". Ĝi metis fundamenton por konstrui elektro-transportan kaj transforman projekton de 400-kilovolta kontinua lineo de Golmud-Lhasa-a sekcio.

 

    La Qinghai-Tibeta retliga programo kun investo de 16.2 miliardoj da juanoj estas unu el la 23 ĉefaj projektoj de Ĉinio por ekspluati ĝian okcidentan parton. La lineo kun longeco de 3 000 kilometroj komenciĝas de Xining de Qinghai-provinco kaj finiĝas en Lhasa de Tibeto. Ĝi estas elektro-transporta kaj transforma projekto plej granda en konstrua skalo en altaltituda regiono kaj plej longa trairante tundran teron en la mondo. Post realiĝo de la projekto ĝi povos fundamente solvi problemon de elektromanko en Tibeto kaj havos gravan signifon por akceli daǔrigeblan disvolviĝon de ekonomio kaj socio de la provinco Qinghai kaj Tibeto.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng