2011-09-28
 Aŭtobusoj de novaj fueloj |
La urbo Pekino subskribis en dimanĉo interkonsenton kun aŭtomobila fabrikanto Beiqi Foton Motor Co., Ltd. pri konstruado de granda industria parko de fabrikado de pecoj por la veturiloj de novaj fueloj de la lando.
Laŭ la interkonsento subskribita de la registaro de la distrikto Pinggu de Pekino kaj la aŭtomobila fabrikanto Beiqi Foton Motor Co., Ltd., tiu ĉi industria parko estos kontruita en la ekonomia kaj teknologia zono disvolva en la distrikto Pinggu en nordorienta parto de Pekino for de la urba centro je 70 kilometroj.
La parko fabrikos kaj vendos pecojn kaj ekipaĵojn por la fabrikado de veturiloj de novaj fueloj, kaj liveros servojn de loĝistiko. La konstruado de la parko finiĝos en la jaro 2017.
(el http://french.news.cn/economie/)
Redaktoro: Wang Lihua
|