2011-09-30 de SU YIJUN
La 26-an de septembro sur la Wanbang-placo inaŭguriĝis la Sepa Peltaĵa Festivalo de Yabao-strato, Pekino. La festivalo estas gastigita de Wanbang-a Dom-posedanta Asocio (WDA) kaj kune organizita de la Ĉina Internacia Peltaĵa Komerca Komitato, Nord-amerika Peltaĵa Asocio, Kopenhaga Peltaĵa Asocio, Ĉina Peltaĵa Industria Instituto. En la inaŭguro faris paroladojn Xu Qiang, direktoro de WDA, delegito de la Ĉina Internacia Peltaĵa Foiro, ĝenerala sekretario de Hebei-a Peltaĵa Industria Komitato de Ĉinio kaj Lise Okkels Hansen el Kopenhaga Aŭkcia Agentejo pri Peltaĵoj. Post la fajropafo la festivalo inaŭguriĝis. En la ceremonio artistoj prezentis artprezentojn kaj manekenoj en belaj peltaĵoj faris prezentojn. La magazeno Yabao fondiĝis en la lasta periodo de la 1980-aj jaroj kun dekoj da standoj, kaj hodiaŭ ĝi transformiĝis en la magazenon formitan el pluraj domoj kun jara negoca sumo de 2 miliardoj da usonaj dolaroj.
 Xu Qing, direktoro de WDA, parolas en la inaŭguro |
|
 Parolas Lise Okkels Hansen el Kopenhaga Peltaĵa Aŭkcia Agentejo |
|
 Honoraj gastoj |
|
 Danco “Afrika tamburo” |
|
 Manekena prezento |
|
|
|
|
|
|
|