2011-10-12
 Qi Baishi (dekstre) kaj Pablo Picasso (maldekstre) |
|
 La pentraĵo de Qi Baishi pri pino kaj cipreso vendita je 57.2 milionoj da usonaj dolaroj |
|
 "La Lecture" de Pablo Picasso |
Lastatempe, la aŭtoritata retejo "Artprice" pri data statistiko de arta merkato publikigis la liston pri la plej multekostaj dek aŭkciitaj artaĵoj en la unua duonjaro de 2011. En la listo, la pentraĵo pri pino kaj cipreso de ĉina granda majstro de tradicia ĉina pentrado Qi Baishi estas en la unua loko kaj la pentraĵo "La Lecture" farita de Pablo Picasso en la jaro 1932 estas en la dua loko.
Laŭ koncerna statistiko de la retejo "Artprice", inter la dek artistoj de la tuta mondo, kies pentraĵoj plej altpreze venditaj ĉe aŭkcioj en la pasinta jaro, Qi Baishi okupis la duan lokon post Pablo Picasso, kiu ĉiam estis en la unua loko en la pasintaj jaroj. Sed en ĉi-jara aŭkcio, la prezo de pentraĵo de Qi Baishi pri pino kaj cipreso superis tiun de "La lecture" de Pablo Picasso.
En ĉi-jara aŭkcio, la pentraĵo de Qi Baishi pri pino kaj cipreso estas vendita je 57.2 milionoj da usonaj dolaroj, je 44.7 milionoj da usonaj dolaroj pli multe ol la antaŭa rekordo de pentraĵo de Qi Baishi pri floro, birdo kaj insekto. La prezo de la pentraĵo pri pino kaj cipreso de Qi Baishi ne nur kreis mondan rekordon de aŭkciitaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj en moderna kaj nuntempa epokoj de Ĉinio, sed ankaŭ unuafoje aperigis ĉinan pentraĵon en la unua loko inter la plej multekostaj dek aŭkciitaj artaĵoj de la tuta mondo.
Laŭ statistiko, ĉi-jare pli ol 30 pentraĵoj de Qi Baishi estas venditaj aŭkcie je pli ol miliono da usonaj dolaroj.
Redaktoroj:Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|