Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pan Wenshi kaj lia laboro por protekti sovaĝajn bestojn (I)
2011-10-19

de ZHANG CHUNYAN

 


Profesoro Pan Wenshi 

 

    En la fino de marto de la jaro 2010, okaze de la cent-jariĝo de la Pekina Universitato, pli-ol-70-jara profesoro Pan Wenshi kiel gajninto de la premio por "Ĉinoj influantaj la mondon" en la fako de sciencaj esploroj en la jaro 2010 staris kun pokalo en la manoj sur la scenejo en la halo de la lernejo. Ĉiuj ĉeestantoj kun profunda respekto donis al li varman aplaŭdon. Pan Wenshi neniam pensis, ke li povas stari sur la scenejo de la universitato, kie li studis antaŭe.

 

    La prezidento de tiu ĉi aktivado legis la vortojn de la juĝantoj: "En la kampo de sciencoj pri la vivo, li laboras pli ol 50 jarojn, sed lia nomo estas malmulte konata, ĉar en 10 monatoj el ĉiu jaro li vivis en malproksimaj montaroj kaj praarbaroj eĉ en kavernoj por proksime observi la vivan situacion de animaloj."

 

    "Mi tre ĝojas ricevi tiun ĉi premion. Mi ĉiam opinias, ke oni devas vivi por iu spirito, kaj tiu ĉi spirito subtenas min. De mia 20-jariĝo kiam mi komencis mian sciencan esploradon sub la monto Qomolangma ĝis nun, mi ĉiam amas mian laboron." Tion diris Pan Wenshi.

 

    Protekti naturon per amo

 

    La amo de Pan Wenshi al scienca esploro pri la vivo originis el la libro "Vojaĝo de naturisto ĉirkaŭ la mondo" skribita de Charles Darwin. Pan Wenshi legis tiun ĉi libron kun granda intereso. Laŭ la priskribo de la libro li kvazaŭ vizitis la tri oceanojn kaj kvar kontinentojn, vidis groteskajn kaj buntajn pejzaĝojn kaj kolorajn animalojn; kaj ke la vulkano eksplodis, la terkrusto moviĝis, kaj la antikvaj vivuloj enterigitaj ekaperis. Kiel interesaj kaj mirindaj estas la geologio kaj biologio. Inspirate de tiu ĉi "notlibro pri sciencoj", Pan Wenshi ne nur lernis kiel observi, esplori kaj priskribi aferojn en la scienca esplorado, sed ankaŭ havis profundan impreson pri la priskribitaj indiĝenoj, komercado de sklavoj kaj socia formo en diversaj disvolvaj stadioj, kaj de tiam, li ekkontaktis la sciencan spiriton kaj homan spiriton.

 

    Post kiam Pan Wenshi lernis en la Pekina Universitato kaj laboris por protekti animalojn, li pli kaj pli klare vidis, ke la scienca mondo estas racia, strikta, sendependa kaj malfacila. Tamen kiel juna sciencisto, Pan Wenshi eble ankoraŭ ne tiel bone komprenis la spiriton de sciencisto ĝis kiam okazis la afero pri florado de bambuoj.

 

    En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kelkaj grandaj pandoj mortis en la regiono Wolong de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Oni opiniis, ke pro florado de bambuoj en granda areo, mankis al la grandaj pandoj sufiĉa manĝaĵo, kaj tio minacas vivon de grandaj pandoj. Por protekti ilin, diversaj lokoj de Ĉinio komencis kolekti monon por enfermi ĉiujn sovaĝajn grandajn pandojn en limigitaj lokoj kaj planti bambuojn grandskale.

 


Pan Wenshi esploras vivkutimojn de grandaj pandoj 

 

    Informiĝinte pri tio, Pan Wenshi tre maltrankviliĝis. Li opinias, ke la morto de grandaj pandoj kaŭziĝis efektive ne pro florado de bambuoj en Wolong-regiono, tamen li devas havi sufiĉe da atestoj por klarigi tion.

 

    Pan Wenshi komprenas, ke li mem ne povas ĝustigi la eraran konon de popolanoj pri la morto de grandaj pandoj. Sub granda premo de la publika opinio, Pan Wenshi skribis en tri noktoj raporton pri la afero laŭ lia scienca esplorado en 3 jaroj en la regiono Wolong de Sichuan-provinco. En tiu ĉi raporto, li montris rekte, ke senbrida hakado de arbaroj kaj detruado de medio minacas vivan medion de grandaj pandoj, tio kaŭzas krizon al la vivo de grandaj pandoj, tial la morto de grandaj pandoj havas nenian rilaton kun florado de bambuoj. La raporto estis sendita al Ye Duyi, la plenuma prezidanto de la Centra Komitato de la Demokratia Ligo de Ĉinio. Ĉar la raporto estas konvinka, tial la registaro decidis ĉesigi konstruadon de bredejoj de grandaj pandoj.

 

 
Pan Wenshi (la tria de dekstre) kaj la scienca kaj esplora teamo

 

    En la jaro 1990, Pan Wenshi komencis esploron pri grandaj pandoj en Qinling-montaro. Tiam la hakado de arbaro en la loko estis tre serioza. Li vidis, ke vasta tero nudiĝis kaj la vivo de grandaj pandoj alfrontas krizon. Liaj studentoj maltrankviliĝis kej proponis: "Ni tuj skribu raporton al la centra registaro!" Pan Wensi diris: "Ne nun. La homoj ankoraŭ bezonas vivi. Per kio vivas la laboristoj, se la arbohakado ĉesu? " Tiam, en la loko laboris pli ol 2400 arbohakistoj, kiuj venis el ĉirkaŭ 2000 familioj, kaj se oni tuj ĉesigos arbohakadon, la 2000 familioj perdos vivrimedon.

 

    En la jaro 1993, la ekologia medio de Qinling-montaro pli kaj pli malboniĝis pro senbrida arbohakado. Pan Wenshi sentis sin tre maltrankvila. La suda deklivo de Qinling-montaro estas la lasta natura azilo de grandaj pandoj. En la aŭgusto de tiu jaro, Pan Wenshi kune kun aliaj 29 sciencistoj de Ĉinio kaj aliaj landoj skribis longan leteron al gvidantoj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio por prezenti la ekologian krizon en Qinling-montaro kaj siajn proponojn pri la solvo.

 


Metana cisterno konstruita de lokanoj pro alvoko de profesoro Pan Wenshi kaj aliaj profesoroj 

 

    Malpli ol unu monaton post tio, Pan Wenshi informiĝis, ke tiama ĉefministro Zhu Rongji aprobis iliajn proponojn — ĉesigi arbohakadon en Qinling-montaro kaj fondi novan naturan rezervejon. Por fondi tiun novan naturan rezervejon kaj havigi al la 2400 laboristojn novajn postenojn, oni disponigis ĉirkaŭ 100 milionojn da juanoj, inter kiuj 25 milionoj da juanoj estas el la kaso de la centra registaro, 30 milionoj da juanoj el la kaso de Shaanxi-provinco, kaj 4.77 milionoj da usonaj dolaroj (tiam 1 usona dolaro = ĉirkaŭ 8.2 juanoj) el la Monda Banko.

 

    Kiam la natura rezervejo estis finkonstruita, la scienca kaj esplora teamo gvidata de li preparis sin por foriri de Qinling-montaro, ĉar ili volas doni al grandaj pandoj kvietan medion sen homa interveno, sen staloj, ke la grandaj pandoj povu kreski laŭ natura leĝo en plena libereco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua

 
 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng