Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pan Wenshi kaj lia laboro por protekti sovaĝajn bestojn (II)
2011-10-19

de ZHANG CHUNYAN

 

    Perfekta kombino de scienco kaj humanismo

 


Simioj fotitaj de profesoro Pan Wenshi 

 

    En 1990 kiam Pan Wenshi hazarde aŭdis, ke blankkapaj foli-simioj (Presbytis leucocephalus) en Guangxi, Ĉinio alfrontis danĝeron de pereo, li tre maltrankviliĝis kaj tuj iris al la vilaĝo Leizhai, Guangxi por koni la staton de la simioj. La 84-jara maljunulo Lu Baoling donis al li teakvon tenatan en vitra taso. Pan trovis vato-similan aĵon ĉe la fundo de la taso.

 

    "Sinjoro, de kie vi elĉerpis la akvon?"

 

    "De lageto ĉe la enirejo de la vilaĝo."

 

    Li surpriziĝis, ĉar li ĵus iris preter la lageto, kaj vidis, ke en ĝi kuŝas bubaloj; virinoj lavas vestaĵojn tie; kaj sur la akvo estas multaj malpuraĵoj. Ĉu la akvo trinkeblas?

 

    Li senpacience demandis: "Kial vi ne serĉas puran akvofonton?"

 

    "La plej proksima akvofonto estas 7 kilometrojn for. Oni devas veturi 14 kilometrojn por preni akvon. Tro peza laboro," la maljunulo klarigis.

 

    Li pli miris. Jam estas la meza periodo de la 1990-aj jaroj, tamen restis tiel malriĉa loko. Pro la malriĉeco vilaĝanoj multe hakis sovaĝajn arbojn por hejtado kaj eksplodigis montojn por preni ŝtonojn. Tio rekte malbonigis la vivmedion de la simioj. Pan konsciis, ke por protekti la simiojn oni devas antaŭ ĉio solvi la vivtenadon de homoj.

 


Profesoro Pan Wenshi (la unua de maldekstre) prezentas sian laboron al Liu Zhongqi (la sidanto), vicestro de Forstkultura Administracio de Guangxi. 

 

    Por ke vilaĝanoj povu trinki puran akvon, Pan vizitis partian sekretarion de la gubernio kaj emfazis la gravecon purigi la trinkakvon. La sekretario kortuŝiĝis. Malgraŭ financa malfacilo, la gubernia registaro asignis monon por solvi la problemon. Informiĝinte pri tio, ankaŭ najbaraj vilaĝoj unu post alia petis helpon de li. Post nelonge ĉiuj ili ricevis puran akvon.

 

    Pan vidis, ke la vilaĝanoj havas malfacilon en kuracado. Li kolektis 500 mil juanojn el siaj amikoj, kaj la loka registaro asignis pli ol 600 milojn da juanoj. La hospitalo fine establiĝis. En inaŭguro de la hospitalo, Pan invitis dekkelkajn kuracistojn por senpaga servo kaj donacis medikamentojn al malsanuloj. Dum manĝado venis al li unu junulo kaj diris: "Mia avino ne scipovas la ĉinan komunan lingvon. Ŝi petis min transdiri al vi, ke nur virtulo povas fari karitatajn aferojn." La nova hospitalo bone ekipita havas atrion kiu povas kaj aerumi kaj dreni, kaj en salono estas televidilo kun granda ekrano.

 

    Iutage Pan gluis afiŝon sur muron ĉe la enirejo de la vilaĝo Batun, Chongzuo, por aĉeti bovfekaĵon. Tio estigis diskuton pri motivo de la profesoro Pan. Scivolemaj vilaĝanoj vendis al li du ĉarojn da bovfekaĵo. Pan miksis la bovfekaĵon kun herbo en baseno. Post tri tagoj en la baseno aperis bobeloj. Per la gaso li kuiris akvon kaj manĝaĵojn kaj produktis elektron por lumigi ĉambrojn. Mirinde! La novaĵo rapide disvastiĝis al proksimaj vilaĝoj. Per tiu rimedo li instruis la vilaĝanojn uzi metanon. La krudaĵoj por produkti metanon estas facile troveblaj. La nova energio estas pli malmultekosta ol tradiciaj brulaĵoj. Neniu plu volis haki arbojn sur montoj. Pan trankviliĝis, ĉar oni ne plu konkuros kun simioj sur la montoj por arboj.

 

    Sed alia krizo trafis la simiojn. Post esplorado li trovis, ke apud ilia habitato estas du ŝtonminejoj. Oni facile perlaboris monon per ŝtonhakado. Tamen sen ŝtonaj montoj la simioj ne povas havi al si hejmon. Kion li faris? Li denove frapis pordon de la partia sekretario de la gubernio.

 

    La sekretario estis kortuŝita de lia obstineco. Li diris: "Profesoro Pan, mi scias kial vi venas. Ĉu mi povas fermi miajn okulojn al tio? Mi prenos rimedojn, kvankam mankas mono al la gubernio. Vi pravas, se ni ne povus protekti nian vivmedion, ni ne povos kontinuigi la ekonomian disvolviĝon." Nelonge post la interparolo, la du ŝtonminejoj estis fermitaj de la gubernia registaro. La ŝtonaj montoj silentiĝis kaj la simioj revenis.

 


Profesoro Pan Wenshi observas simiojn. 

 

    Aŭtoritato de Pan Wenshi iom post iom stariĝis. Li edukis la lokajn amasojn per novaj ideoj. Dekkelkajn jarojn poste la nombro de la simioj en la regiono Chongzuo kreskis de nur pli ol 90 simioj al pli ol 600. Dank' al lia sindona laboro, lokanoj ekkonsciis la gravecon de mediprotekto. Ili ne plu mortigas bestojn. Por rekompenci Pan, ili komencis protekti la simiojn kaj helpi lin fari esploron.

 

    Forlasita arsenalo el tri senfenestraj ĉambroj kun kadukaj muroj kaj ekstere kuirforno farita el adoboj estas la loĝejo de Pan Wenshi en Chongzuo. En Guangxi li vivis dekkelkajn jarojn. Ĉiutage li kaj liaj studentoj sekvis simiojn kaj observis ilin, kaj neniam ili interrompis tion. Post esplorado de pli ol dek jaroj, ili konis la populacion, strukturon, habitatojn, socian konduton, reproduktiĝon kaj manĝaĵojn de la simioj, kaj verkis raporton kaj planon por protekti kaj administri la simiojn.

 


Surmuraj pentraĵoj de endanĝerigitaj bestoj en la esplora bazo de Pan Wenshi 

 

    En la jaro 1996 li ricevis leteron el la nederlanda reĝa familio. La letero diris, ke nederlanda princo donis al li la oran premion Arkeo Noa pri protekto de sovaĝaj bestoj kaj invitas lin kaj lian edzinon al Nederlando por akcepti la medalon en la reĝa palaco en la 1-a de novembro. Tiam li loĝis en kaverno en Fusui, Guangxi. Ĉiutage li manĝis tujmanĝeblajn nudelojn kaj trinkis fontakvon kaj okupiĝis pri esploro super la simioj. Post konsidero li respondis al la reĝa familio: "Mi multe dankas, ke la princo honoras min per la medalo, tamen nun mi ne povas foriri de la nova esploro. Ĉu vi povus poŝte sendi ĝin al mi?" La reĝa familio respondis, ke ili tute komprenas la valoron kaj gravecon de tempo por sciencistoj kaj certigas, ke la medalo apartenas al li, tamen ili ne povas simple poŝti ĝin. Ili sendos ambasadoron al Pekino por doni al li la medalon.

 

    Duonjaron poste, en aprilo 1997, kiam li revenis al Pekino, la nederlanda ambasadaro alvenis en la difinita tempo. Li premis la manon de Pan kaj diris emocie: "Profesoro, via rakonto estas kvazaŭ la legendo de arkeo Noa, kaj tio kion vi faras estas ĉiam por la homaro, kaj via penso jam superas la pensadon pri specioj kaj la vivo."

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng