Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pan Wenshi kaj lia laboro por protekti sovaĝajn bestojn (III)
2011-10-20

de ZHANG CHUNYAN

 

    Lasu belan medion al la posteuloj

 

    Estis knabo, kiu vivis ĉe maro en Shantou de la provinco Guangdong en suda Ĉinio. Li estis tre naĝema. Iutage, kiam li naĝis en maro, gigantaj ondoj leviĝis, kaj li tuj komprenis, ke venas tajfuno. Senhezite, li naĝis al marbordo, kaj tiam li sentis, ke liaj piedoj tuŝis ion, kvazaŭ giganta forto lin subtenis, kaj li ne pereis. Atinginte marbordon, li returnis la kapon kaj vidis, ke du delfenoj saltadis en la maro kaj levis blankan ŝaŭmon inter la ondoj. Tiu ĉi knabo estis Pan Wenshi.

 

    De post tiam plantiĝis en lia koro la dankemo, kaj li decidis nepre bone protekti la ĉinajn blanknaĝilajn delfenojn.

 


La antaŭa esplora bazo de ĉinaj blanknaĝilaj delfenoj 

 

    Fininte la esploradon pri blankkapaj foli-simioj (Presbytis leucocephalus) en januaro de 2005, Pan Wenshi fondis esploran bazon por ĉinaj blanknaĝilaj delfenoj en la golfo Sanniang de Qinzhou en la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio.

 

    Qinzhou estas unu el la kernaj urboj en la ekonomia zono de Beibuwan de Guangxi. En la urbo plena de vivipovo etendiĝas ole- kaj gas-tuboj, stariĝas altaj etaĝdomoj, ekonomio leviĝas flugrapide kaj gravaj programoj industriaj kreskas unuj post aliaj kiel printempaj bambuidoj post pluvo. Konstrui tute novan modernan urbon estas deziro de la Guangxi-a popolo! La programo pri la paperpasto Jinguilin kaj tiu pri rafinado de petrolo de 10 milionoj da tunoj estas lanĉontaj al la produktado, kaj estas ankaŭ multaj malgrandaj programoj.

 


Pan Wenshi en observado pri ĉinaj blanknaĝilaj delfenoj en la golfo Sanniang 

 

    La urbo Qinzhou ne nur havas avantaĝon por disvolvo de industrio, sed ankaŭ en la golfo Sanniang de Qinzhou vivas ĉinaj blanknaĝilaj delfenoj, unuaklasaj marestaĵoj en minaco de pereo en la tuta mondo. Iuj demandis al prof. Pan, ĉu la homoj kaj la naturo povas kunekzisti en harmonio, kiam oni deziras disvolvi industrion kaj samtempe protekti animalojn.

 

    Li respondis kun rideto kaj memfido: "Tion oni povas. Por ke la posteuloj vivu la feliĉan vivon, oni nepre devas disvolvi industrion, sed por lasi al la posteuloj bonan medion, oni nepre devas doni atenton al ekologia protektado ekde nun. Kaj disvolvo de ekonomio kaj protekto de ekologio estas same gravaj, kaj la ŝlosilo en tio estas, ke oni devas trovi la ekvilibran punkton.

 

    Paperfara fabriko kaŭzas poluadon al la medio. 400 milionoj da juanoj (ĉ. 6.5 juanoj egalas al unu usona dolaro) estis investitaj al la programo pri la paperpasto Jinguilin kaj kies sidejo estas ĝuste ĉe la golfo Sanniang en Guangxi. Pan Wenshi venis al la fabrikaj aŭtoritatoj por prezenti siajn opiniojn kaj proponojn, por ke la paperfabriko laŭeble reduktu poluadon de la ellasita akvo. Prezidanto Qiu de la fabriko ĝentile akceptis tiun ĉi scienciston, sed pliigi investon por mediprotektaj instalaĵoj signifas pliigi financan malfacilon por la unuaperioda konstruado. Malgraŭ tio prezidanto Qiu diris ĉe la adiaŭo: "Tranviliĝu, prof. Pan, mi petas."

 

    Unu jaron poste, li refoje vizitis la fabrikon kaj rimarkis kun ĝojo, ke la fabriko multigis la investon de 100 milionoj da juanoj al 500 milionoj da juanoj por traktado de uzita akvo, kaj importis el Aŭstrio, Germanio kaj aliaj landoj evoluintaj en paperofarado avangardajn ekipaĵojn por trakti uzitan akvon.

 

    Pan Wenshi sentis elkoran ĝojon. Antaŭ la mapo pri industria aranĝo de la urbo Qinzhou, li vidis la vojon al ekonomia prospero kun homoj kaj animaloj kunekzistantaj en harmonio sub la lazura ĉielo.

 

    Li diris, ke la fundamenta celo de protektado al la naturo estas agi laŭ media etiko kaj estimi evoluan leĝon. La kondutoj de animaloj havas sian signon sur la homoj, tio estas parto de la civilizacio de la homaro, kaj ankaŭ homoj evoluis el animaloj. Se la homaro ne komprenas la evoluan leĝon, do la civilizacio de la homaro neniam atingos la brilan kaj pompan staton.

 


Pan Wenshi kaj ĉina blanknaĝila delfeno 

 

    Lia malgranda boato estis flosanta en la golfo Sanniang kaj li en serena animstato faris observadon per teleskopo pri blanknaĝilaj delfenoj en fora maro. Pan Wenshi radikiĝis en Guangxi, tie li havas multon kaj multon por fari. Li havas novan malkovron kaj ankaŭ novan esploran atingon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng