Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aspiro de Cheng Jie
2011-11-03

de QIAO JUNJING

 

 
Cheng Jie

 

    Cheng Jie estas ordinara kadro en Chaoyang-distrikto de Pekino kaj respondecas pri ĝardenado kaj verdigo. Sub lia gvidado lia teamo kunlaboris kun enlanda pintklasa esplorista grupo kaj starigis la unuan grandan sintezan traktejon de ĝardenaj eluzitaĵoj en Ĉinio, kiu fariĝis modelo de ĝardena mediprotekto en Ĉinio.

 

    En la jaro 2004 ĉirkaŭ 50-jara Cheng Jie estis nomumita kiel estro de la forstkultura stacio de Louzizhuang, Chaoyang-distrikto. La tasko por la forstkultura stacio estas fari verdigon en la administrata regiono. Tamen Cheng ne kontentis pri tio. Nelonge post enposteniĝo, li informiĝis pri la programo entreprenota de la distrikta registaro por trakti ĝardenajn eluzitaĵojn. Cheng estis ambicia kaj kreema. Kun forta deziro havi la programon sub sia administrado li prezentis sian peton al la supera instanco kaj samtempe faris esploron pri la ebleco.

 

 
Strateto en Jinzhanxiang

 

    Cheng Jie plurfoje persvadis koncernajn gvidantojn proponante prove efektivigi la programon en Jinzhanxiang sub lia administrado. Laŭ la siatempa situacio, Jinzhanxiang ne estis la plej avantaĝa loko por la programo, tamen pro lia insista klopodo la supera instanco fine konsentis lian peton starigi la programon en Jinzhanxiang, kaj nomumis lin la unua respondeculo.

 

    Kial Cheng Jie estis tiel persistema kaj energia? Ĉar li kredis, ke la traktado de eluzitaĵoj estas mediprotekta programo kun bela perspektivo, tamen li ankaŭ bone sciis, ke estas malfacile plenumi la taskon, ĉar la traktado postulas altan teknikon kaj koncernas malsamajn sciencojn. Tial li petis subtenojn de mediprotekta, ĝardenada, teknologia kaj agrikultura fakoj kaj enkondukis teknikojn kaj fakulojn el la Pekina Forstkultura Universitato kaj Pekina Agrikultura kaj Forstkultura Akademio.

 

    Informiĝinte, ke Pekina Jingpuyuan-a Bioinĝenieria Kompanio Limigita gajnis la ŝtatan mediprotekan premion pri tekniko de bioorganika sterko produktita per mikroorganisma fermentado de organikaj eluzitaĵoj, Cheng Jie traktis kun la kompanio. Post klopodo finfine establiĝis la traktejo de ĝardenaj eluzitaĵoj.

 


Lavendo kulturata de la traktejo 

 

    Depost la jaro 2007, kiam ekfunkciis la programo, la traktejo starigis du produkto-ĉenojn kun la areo de 1400 kvadrataj metroj, stokejon, materialo-selektejon, laboratorion kaj oficejojn. Ĝiaj laborejoj okupantaj 2000 kvadratajn metrojn povas ĉiujare trakti 150 mil kubmetrojn da eluzitaĵoj. En la jaro 2010 ĝi konstruis forcejon kun la areo de 600 kvadrataj metroj por kampa eksperimento kaj eksponado de produktoj.

 

    Dum traktado de la ĝardenaj eluzitaĵoj, Cheng Jie kaj lia teamo entreprenas produktadon de organikaj sterkoj por kulturi legomojn kaj florplantojn.

 

    Nun Cheng Jie havas novan planon: altigi la kapablon trakti eluzitaĵojn, starigi aŭtomatan produkto-ĉenon por trakti malsamajn eluzitaĵojn kaj ellabori diversajn produktojn per malsamaj teknikoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng