Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Memore al la 100-jara datreveno de la Revolucio en la Jaro 1911 (II)
2011-11-03

WANG ZAIXI

 

    Prosperigi kaj unuigi Ĉinion

 


La vortoj "Revolucio ankoraǔ ne sukcesas, kamaradoj devas penadi" skribitaj de Sun Jatsen en oktobro de 1923 

 

    Sun Jatsen estis revolucia gvidanto kun granda idealo kaj klara direkto. En sia tuta vivo li estis malkaŝema, senegoisma kaj sentima, kaj ĉiam prenis nacian prosperiĝon kaj realigon de la ŝtata unuiĝo kiel sian plej noblan mision. Post la Revolucio en la Jaro 1911 en la "Manifesto de la portempa prezidento", Sun Jatsen prenis realigon de la ŝtata unuiĝo kiel principon de konstruado de la ŝtato kaj elmetis unuiĝon de "nacioj, teritorio, militaj kaj civilaj aferoj, interna regado kaj financo". Sun Jatsen diris: "Unuiĝo estas espero de la ĉina popolo. Unuiĝo feliĉigos la popolanojn, sen unuiĝo ili suferos. Sen unuiĝo de la ŝtato ni ne povas diri sukceson de la revolucio." Por potencigi kaj prosperigi Ĉinion li ellaboris "Programon por fondi la ŝtaton", kiu malfermis al ĉinoj horizontojn. Antaǔ sia morto li diris: "Revolucio ankoraǔ ne sukcesis, kamaradoj devas daǔre penadi."

 

    Post 100 jaroj la du bordoj de la Taiwan-a Markolo akiris rimarkindajn sukcesojn en ekonomio, tamen la misio de Sun Jatsen ankoraǔ ne komplete plenumiĝis. Hodiaŭ, kiam oni memoras la 100-jaran datrevenon de la Revolucio en la Jaro 1911, klopodi por granda prospero de la ĉina nacio kaj realigo de la patrolanda unuiĝo ankoraǔ estas du grandaj taskoj de la samlandanoj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kaj transmaraj ĉinoj en la 21-a jarcento. Tial memori la 100-jaran datrevenon de la Revolucio en la Jaro 1911 kaj kune esplori kiel realigi la du dezirojn de Sun Jatsen havas realan signifon.

 

    En la ĉina disvolva procezo de miloj da jaroj oni ĉiam akcentis unuiĝon. Unuiĝo kaj potenciĝo ĉiam estas la plej alta celo de ĉiuj patriotaj ĉinoj. Nun samlandanoj en la du bordoj de la Taiwan-a Markolo alfrontas malfacile akireblan disvolvan ŝancon. Estas ĝojinde, ke post dekoj da militantaj jaroj kvietiĝis la markolo, kaj nun dank' al kuna penedo de la du bordoj realiĝis paca disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj, efektiviĝis rektaj aer-navigado, mar-navigado kaj poŝtado kaj interŝanĝoj inter la du bordoj. Tia situacio estas malfacile akirebla kaj oni devas multe domaĝi.

 

    En la nova situacio oni devas kapti la ŝancojn kaj kune klopodi por ke la dubordaj samlandanoj unue havu riĉan kaj stabilan vivon, kaj poste, sekve de profundiĝo de la paca disvolviĝo kaj stariĝo de la reciproka fido, iom post iom solvu la komplikajn kaj malfacilajn problemojn restigitajn en la historio, esploru vojon por realigi unuiĝon kaj plenumu la aferon neplenumitan de Sun Jatsen.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng