Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Memore al la 100-jara datreveno de la Revolucio en la Jaro 1911 (III)
2011-11-07

WANG ZAIXI 


Zhou Tienong (la 2-a de maldekstre), vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Komitato de la Ĉina Kuomintanga Revolucia Komitato, kaj Sun Suifang (la 2-a de dekstre), nepino de Sun Jatsen, en la inaŭguro de la bronza statuo de Sun Jatsen en Wuzhou de Guangxi-provinco. 

 

    Memori la Revolucion en la Jaro 1911 kaj disvolvi la rilatojn inter la du bordoj

 

    La apartigo de Taiwan de la ĉeftero estis formita dum la interna milito inter ĉinaj Kuomintango kaj Komunista Partio en la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. Se Sun Jatsen vivus, li certe tre malĝojus pro la situacio de la du bordoj. Ni devas pririgardi la historiajn problemojn el historia vidpunkto kaj trakti ilin per racia pensado kaj pragmata psikologio.

 

    La paca disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordo povas longe daǔri, nur se ĝi havas komunajn bazon kaj direkton. En la nuna situacio, kiam la celo de "unuiĝo" ne efektiviĝis, samlandanoj de la du bordoj unue devas kune prosperigi Ĉinion. Nuntempe la du bordoj jam komencis la reciprok-profitan kaj reciprok-utilan ĉiuflankan kunlaboron en ekonomio. Dank' al la subskribo de la Kadra Interkonsento pri Ekonomia Kunlaboro inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo la dubordaj ekonomiaj kunlaboroj eniris en normalan kaj sisteman novan periodon. La kunlaboro ne nur utilas al la samlandanoj de la du bordoj, sed ankaǔ estas bona afero por la tuta ĉina nacio. La disvolviĝo de ekonomio, riĉiĝo de la popolanoj, progresiĝo de la socio kaj stariĝo de reciprokaj fidoj inter la du bordoj certe faciligos solvon de la komplikaj kaj tiklaj problemoj en politiko kaj eĉ tiuj pri unuiĝo.

 

    Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, diris en la parolo en la 31-a de decembro 2008: "Reveno de la du bordoj al unuiĝo ne estas por restarigi teritorion kaj suverenecon, sed por fini politikan kontraǔstaron." Unuiĝo estas kerna ideo kaj grava celo de Sun Jatsen kaj estas ankaǔ principa problemo neevitebla por la samlandanoj de la du bordoj. Siatempe, kiam Sun Jatsen elmetis la sloganon "Unuigi Ĉinion", Ĉinio troviĝis en tia situacio, ke militaristoj militadis inter si por starigi sian propran reĝimon, kaj imperiismaj potencoj konkure havigis al si koncesiojn. Ĝuste pro la slogano, forigi militaristojn kaj imperiismajn potencojn fariĝis komuna kono de la ĉinoj kaj en Ĉinio rapide formiĝis granda fluo kontraǔ imperiismo kaj feǔdismo. Tial Sun Jatsen kaj ĉiuj pioniroj de la Revolucio en 1919 faris historiajn kontribuojn por la ĉina nacio.

 

    La Revolucio en la Jaro 1911 estas komuna memoro de la dubordaj popolanoj kaj historio de ilia kuna batalo. Memorante la Revolucion en la Jaro 1911 kaj lernante la pensojn de Sun Jatsen, oni devas ne nur alfronti la realon, sed ankaǔ havi historian respondecon kaj konscion pri misio.

 

    Kiel rigardi al la estonteco kaj disvolvi la rilatojn inter la du bordoj? Mi opinias, ke ni devas preni "prosperigi kaj unuigi Ĉinion" de Sun Jatsen kiel plej grandan bazan komunan konon de la du bordoj kaj nian direkton por penadi. Per kuna memorado al la 100-jara datreveno de la Revolucio en la Jaro 1911 la du bordoj serĉas komunan konon pri ŝtata kaj nacia problemoj, tio utilos al pli bona disvolviĝo de la dubordaj interrilatoj. Kiel diris Hu Jintao, por antaǔenpuŝi pacan disvolviĝon de la dubordaj interrilatoj oni ne nur bezonas bone zorgi komunajn interesojn, sed ankaǔ devas fortigi identecon de la nacio kun komuna ĝojo kaj malĝojo.

 

    Sun Jatsen diris: "La fluo de la mondo estas potenca, tiuj, kiuj sin movas laŭ ĝi, prosperos, kaj tiuj, kiuj agas kontraŭ ĝi, pereos." La Revolucio en la Jaro 1911 sukcese renversis la tiranan regadon de la dinastio Qing, ĉar ĝi konformis al la historia fluo. Ankaǔ prosperigi kaj unuigi Ĉinio konformas al la historia fluo kaj al bazaj kaj longtempaj interesoj de la samlandanoj de la du bordoj, tial ĝi certe sukcesos.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng