2011-11-07 de ZHAO XI
 Ĉeestantaj gvidantoj kaj premiitoj |
La 23-an de septembro, antaǔ la Internacia Traduka Tago (la 30-a de septembro), la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio kaj la Ĉina Asocio de Tradukistoj kune okazigis en Pekino la 2-an Forumon de Traduko el la Ĉina Lingvo en Fremdajn Lingvojn kaj Kunvenon por disdoni "Premion por la Dumviva Atingo en Tradukado" cele montri la gravan rolon de traduka laboro en eksteraj interŝanĝoj de Ĉinio kaj honori tradukistojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn por akceli interŝanĝojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĉinaj famaj tradukistoj kaj erudiciuloj pri kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj Gao Mang, Lin Wusun, Jiang Feng kaj Li Wenjun ricevis la "Premion por la Dumviva Atingo en Tradukado". 368 tradukistoj el rondoj de eksteraj aferoj, sociaj sciencoj, ekstera diskonigo, sciencoj kaj teknologioj, militaj aferoj, instruado kaj servoj estas honoritaj per la titolo "Veterana tradukisto".
 Gajnintoj de la "Premio por la Dumviva Atingo en Tradukado" Li Wenjun (la 1-a de maldekstre), Lin Wusun (la 2-a de maldekstre), Jiang Feng (la 2-a de dekstre) kaj Gao Mang (la 1-a de dekstre) |
Kvar gajnintoj de la "Premio por la Dumviva Atingo en Tradukado" faris eminentajn kontribuojn en longtempa traduka kariero. Gao Mang ĉinigis el la rusa lingvo la dramon "Pavel Korchagin" adaptitan el la romano "Kiel Fariĝis Ŝtalo". Kiel anglalingva tradukisto de "La Analekto" kaj "Militarto de Suncio" Lin Wusun diskonigis al la mondo la ĉinajn antikvajn kaj civilizaciajn pensojn kaj saĝon. Dank' al la laboro de Jiang Feng versoj de Percy Bysshe Shelley "Se vintro venas, ĉu printempo malproksimas?" estas vaste konataj de ĉinoj. Li Wenjun tradukis verkojn de Faulkner, Salinger, McCullers kaj Kafka, kaj la verkoj tradukitaj de li influas ĉinajn modernajn verkistojn.
La premiodonan kunvenon ĉeestis ĉirkaǔ 300 homoj, inter kiuj estis Tang Jiaxuan, eksa ĉina ŝtata konsilanto kaj honora prezidanto de la Ĉina Asocio de Tradukistoj, Wang Zhongwei, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio, Guo Xiaoyong, la unua konstanta vicprezidanto de la Ĉina Asocio de Tradukistoj kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio, Tang Wensheng kaj Shi Yanhua, konstantaj vicprezidantoj de la Ĉina Asocio de Tradukistoj, Huang Youyi, vicprezidanto kaj ĉefredaktoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio kaj eksvicprezidanto de la Internacia Federacio de Tradukistoj, gajnintoj de la "Premio por la Dumviva Atingo en Tradukado", reprezentantoj de la tradukistoj honoritaj per la titolo "Veterana tradukisto", kaj aliaj tradukistoj el diversaj kampoj.
La Ĉina Asocio de Tradukistoj okazigis kunvenon por disdoni la "Premion por la Dumviva Atingo en Tradukado" en la jaroj 2006, 2009 kaj 2010, kaj la premion ricevis tradukistoj kaj kulturaj erudiciuloj Ji Xianlin, Yang Xianyi, Shapiro, Cao Ying, Tu An, Xu Yuanchong kaj Li Shijun. De la jaro 2001 la Ĉina Asocio de Tradukistoj multfoje okazigis aktivadojn por honori veteranajn tradukistojn.
Redaktoro: Niu Xueqin
|