Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazos en Hefei
2011-11-07

 

    Laŭ informo el la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazos inter la 23-a kaj la 25-a de decembro en Hefei, ĉefurbo de Anhui-provinco, suda Ĉinio.

 

    ĈEL difinis al la kongreso la temon "Baziĝante sur Azio kaj vizaĝe al la mondo, malfermi novan paĝon de la Ĉina Esperanto-movado". Krom resumi siajn laborojn en la pasintaj du jaroj kaj prepari novan laborplanon por la venonta jaro, ĝi aranĝas por la kongreso ankaŭ la jenajn programojn laŭkutime: prelegoj pri la kongresa temo, diskutaj kunvenoj de fakaj asocioj sub ĈEL, arta prezentado k. s. Nun la kongreso estas en preparado.

 

    En la lastaj jaroj ĈEL okazigas en ĉiu dua jaro tutlandan kongreson, kaj la pasinta kongreso okazis en Nankino decembre de 2009 kun pli ol 300 partoprenantoj.

 

(Raportis Chen Ji )

 

 

 
Disko-1 enhavas "Ŝparmonujon", "La Novajn Vestojn de la Reĝo" kaj "Judan Knabinon" kaj disko-2 "Konkurson de Saltado", "Knabineton kun Alumetoj", "Avineton", "Cikoniojn". En la disko-3 kaj -4 reciproke aŭdiĝas du partoj de la rakonto "La Virineto de Maro".
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng