Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Helpu al germanoj reklami Esperanton kaj gajni 1000 eŭrojn
2011-11-08

 

 

    Eble vi jam legis pri tio, ke Germana Esperanto-Asocio (GEA) deziras fariĝi unu el la "mil plej ŝatataj asocioj de Germanio", en interreta voĉdonado. Se tio sukcesos, GEA ricevos 1000 eŭrojn, kiujn ĝi planas doni kiel subvenciojn al orienteŭropanoj por partopreno en internacia Esperanto-renkontiĝo. Vi do havas la eblecon ebligi la subvenciadon de partopreno en Esperanto-renkontiĝo, pere de kelkaj klakoj.

 

    Jen kion necesas fari:

 

    1) Iru al https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-ev

 

    2) Klaku al " Stimme abgeben" (doni voĉon).

 

    3) Malfermiĝas nova paĝo! Enmetu vian retpoŝtadreson kaj la kodon, kiun vi vidas! Klaku "Absenden" (Sendu!)

 

    4) Nun vi ricevos retmesaĝon ("Bitte bestätigen") al la retpoŝtadreso, kiun vi enmetis.

 

    En la retmesaĝo aperas du ligiloj. Klaku la unuan kaj vi denove venos al paĝo, kie aperas la butono "Abstimmen". Klaku sur la butonon!

 

    5) Nun la kalkulilo de la voĉoj devus altiĝi je unu. Brile!

 

    Multan dankon pro via helpo!

 

    Ne forgesu, ke la sama persono rajtas sinsekve 3-foje voĉdoni!

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
Disko-1 enhavas "Ŝparmonujon", "La Novajn Vestojn de la Reĝo" kaj "Judan Knabinon" kaj disko-2 "Konkurson de Saltado", "Knabineton kun Alumetoj", "Avineton", "Cikoniojn". En la disko-3 kaj -4 reciproke aŭdiĝas du partoj de la rakonto "La Virineto de Maro".
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng